#1 — 2014 La nova jaro 2014 alportu al vi,
kaj al ĉiu persono al vi kara,
sanon, pacon, feliĉon.

#1 — 2014 Que l'année 2014 vous apporte,
à vous et à toute personne qui vous est chère,
la santé, la paix, le bonheur.


#2 — “Journalisme sans frontières“ (Ĵurnalismo sen landlimoj)

Temas pri franclingva dokumento origine farita por enteni sur faldfolio (paperfolio A4 dufoje faldita) elŝutebla en PDF (versio de 2004). Ĝi estas skiza historio pri la rilato inter la Internacia Lingvo Esperanto kaj la ĵurnalismo, de la fino de la 19a jarcento ĝis nun.

14-paĝa, la nova versio, aktualigita, konsiderinde pliriĉigita, kun multaj referencoj, ligiloj kaj 24 ilustraĵoj, estas elŝutebla en PDF : "Journalisme sans frontières"(2,6 Mb)*. Esperanto-versio estas en preparo.

Resumo :

La unua pioniro pri ĵurnalismo en Esperanto estis la polo Alexander Brzostowski, kiu lernis la lingvon en 1889, du jarojn post apero de la Unua Libro (lernolibro fakte kun prezento de la lingvo).

La anglalingvanoj ne estis la lastaj en subteno al la ideo. Granda figuro de la brita ĵurnalismo, William Stead, kiu mortis en la katastrofo de Titanic dum li iris al konferenco en Novjorko, alportis decidigan subtenon al la lingvo per disponigo de lokalo en la sidejo de sia prestiĝa publikaĵo "Review of Reviews" kaj per aperigo de artikoloj pri Esperanto. Same faris George McClellan Harvey, kiu fariĝis ambasadoro de Usono en Britio, en sia "North American Review".

La plej elstaraj ĵurnalistoj en la mondo de Esperanto estis certe la sviso Edmond Privat kaj la kroato Tibor Sekelj, du personoj kies tereno de kompetenteco estis vastega.

La ĵurnalismo en Esperanto komencis organiziĝi nur tre malfrue, en 1946, per la fondo de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) kiu havas 131 membrojn en 41 landoj de la kvin kontinentoj. Legata en 68 landoj, la monata magazino “Monato“ havas 123 korespondantojn kaj kunlaborantojn en 43 landoj. Ĝin fondis, en 1980, Stefan Maul, kiam li estis direktoro de la politika sekcio de la gazeto “Augsburger Allgemeine“. Li estas ankaû la aŭtoro de “Deklingva manlibro pri politiko“ kaj kunaŭtoro de "Manlibro pri ĵurnalismo“.

Ĉinio nuntempe viciĝas unualoke en profesia aplikado de Esperanto en ĵurnalismo kun la Ĉina Interreta Informa Centro, la revuo “El Popola Ĉinio“ kaj Ĉina Radio Internacia, kies Esperanto-redakcio, nuntempe dekdu-membra, ekzistas jam de 1964 (foto). Ĝin sekvas sur la radiofonia tereno Vatikana Radio kaj Radio Havano Kubo.

La monata gazeto "Le Monde diplomatique" (Diplomatia Mondo) havas interretan version en la Internacia Lingvo jam de 1999.

La plej freŝdata iniciato ŝuldiĝas al Robert Poort, stevardo en Las Vegas, Nevado, kiu fondis en julio 2011 la portalon de radio-televido Studio.

Journalistino de Ĉina Radio Internacia, Zhang Ping (pseŭdonomo "Ĝoja") turneis en Francio pasintan novembron. Sinteza raporto kun fotoj kaj gazetartikoloj estas interrete legebla :
(EO) — Sinteza raporto pri la turneo de Zhang Ping
Turneo de Ĝoja (Zhang Ping) en Francio, novembro 2013
Por persono ne scipovanta Esperanton, la fakto ke Esperanto estas unu el la lingvoj de la servo de aŭtomata tradukado de Google (Google Translate) ebligas kompreni la enhavon de artikoloj kaj tekstoj en tiu lingvo.

* Se elŝuto estas neebla, mi povas sendi la dokumenton laŭ simpla peto (2,6 Mb).


#2 — “Journalisme sans frontières“
Il s'agit d'un document en français fait à l'origine pour tenir sur un dépliant (feuille A4 pliée deux fois) et encore téléchargeable en PDF (version de 2004).

Actualisé, considérablement enrichi par un grand nombre de liens, de références et 24 illustrations, il est maintenant téléchargeable en PDF : Journalisme sans frontières (2,6 Mb)*. La version en espéranto est en préparation.

Résumé :

Le premier pionnier du journalisme en espéranto fut le Polonais Alexander Brzostowski qui apprit la langue en 1889, deux ans après la parution du premier livre“ (“Unua Libro“, le premier livre, en fait un manuel avec présentation de la langue).

Les anglophones ne furent pas les derniers à soutenir l'idée. Grande figure du journalisme britannique, William Stead, qui mourut dans la catastrophe du Titanic alors qu'il se rendait à une conférence à New York, apporta un soutien déterminant à la langue par la mise à disposition d'un local au siège de sa prestigieuse publication "Review of Reviews" et par la publication d'articles sur l'espéranto. George McClellan Harvey, qui devint ambassadeur des États-Unis en Grande-Bretagne, en fit de même aux États-Unis dans sa "North American Review".

Les journalistes les plus marquants de l'espéranto furent certainement le Suisse Edmond Privat et le Croate Tibor Sekelj, deux personnages dont le domaine de compétences était très étendu.

Le journalisme en espéranto n'a commencé à s'organiser que tardivement, en 1946, avec la fondation de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA — Association journaliste espérantophone mondiale) qui a 131 adhérents dans 41 pays des cinq continents. Lu dans 68 pays, le magazine mensuel “Monato“ a 123 correspondants et collaborateurs dans 43 pays. Il fut fondé en 1980 par Stefan Maul quand il était directeur de la section politique du quotidien “Augsburger Allgemeine“. Il est aussi l'auteur d'un manuel de politique en dix langues : “Deklingva manlibro pri politiko“, et coauteur d'un manuel de journalisme :"Manlibro pri ĵurnalismo“ .

La Chine se place actuellement au premier rang dans l'application professionnelle de l'espéranto dans le journalisme avec le Centre d’Information Internet de Chine, la revue “El Popola Ĉinio“ (De Chine populaire) et Radio Chine Internationale dont la rédaction d'espéranto, qui a aujourd'hui douze membres, existe depuis 1964 (photo). Elle est suivie dans le domaine radiophonique par Radio Vatican et Radio La Havane Cuba.

Le "Monde diplomatique" a une version en Langue Internationale en ligne depuis 1999.

L'initiative la plus récente est due à Robert Poort, steeward à Las Vegas, dans le Nevada, qui a fondé en juillet 2011 le portail de radio-télévision Studio.

Journaliste de Radio Chine Internationale, Zhang Ping (pseudonyme "Ĝoja" = joyeuse, prononcer djoya) a fait une tournée en France en novembre dernier. Un compte-rendu synthétique avec photos et articles de presse peut être lu en ligne :
(EO) — Sinteza raporto pri la turneo de Zhang Ping
Turneo de Ĝoja (Zhang Ping) en Francio, novembro 2013
Le fait que l'espéranto est l'une des langues du service de traduction automatique de Google (Google Translate) permet de prendre connaissance du contenu de textes et articles dans cette langue.

* Si le téléchargement est impossible, je peux transmettre ce document sur simple demande (2,6 Mo) comme pièce jointe.


#3 — “La vizito de Zhang Ping“ / “Kia ideo pri ĵurnalismo ?"

Dua dokumento en du partoj, ankaŭ en rilato kun ĵurnalismo kaj Esperanto, proksimume same longa, estas nun en preparo en la franca. Temas unue pri “La visite de Zhang Ping“, t.e. la stimula kaj entuziasmiga turneo en pluraj urboj de Francio de Zhang Ping, ĵurnalistino de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Tiu turneo kondukis ŝin de la departemento Ariège al Parizo tra Châteauroux (CCI — Komerca kaj Industria Ĉambro, kie okazas E-kursoj), La Roche-sur-Yon (renkontiĝo kun Esperanto-staĝanoj, kun Club de la Presse de Vendée — Gazetara Klubo de Vendeo —, Radio Bleu Loire-Océan — regiona radio por departementoj de la regiono Luarlando —, Agri85 — agrikultura retejo de la departemento Vendeo), Tours (Festival des languesLingvofestivalo), Dinan kaj Lille, en novembro 2013.

Dua kaj ĉefa parto de tiu nova dokumento temas pri “Quelle idée du journalisme ?" (Kia ideo pri ĵurnalismo ?). En ĝi estas multe da informoj pri ĝeneralaj aspektoj de la historio de Esperanto kaj ties kulturo, konataj nur de tre malmultaj ĵurnalistoj.

Iom post kiam Ĝoja faris sian turneon en Francio, konata ĵurnalisto kun altaj funkcioj en Bruselo, diris okaze de kunveno de la eŭropa federalismo, la 6an de decembro, ke Esperanto estas "artefarita lingvo, sen historio, sen kulturo" (!) kaj krome ke ĝi havis la favoron de Hitler kaj Staline (!!), kaj fine ke Zamenhof mortis en... 1950 (!!!). Estas vere domaĝe, ke li ne plue montris la malprofundecon de siaj konoj pri la afero, ĉar tio liverus interesan materialon pri profesio, kiu konsistas... informi...
Tia nescio trovus eble klarigon se la eldirinto estus de malklera persono, balaisto de la brusela oficejo de Radio France (kvankam povas ekzisti tre kleraj balaistoj, pli ĝuste purigistoj), sed ne de ĝia direktoro.


#3 — “La visite de Zhang Ping“ / “Quelle idée du journalisme ?"
Un second document en préparation, en relation aussi avec le journalisme et l'espéranto, à peu près aussi long, est maintenant en préparation, en français aussi. Il s'agit de “La visite de Zhang Ping“, c'est-à-dire la tournée stimulante et enthousiasmante de Zhang Ping, journaliste de la rédaction d'espéranto de Radio Chine Internationale. Cette tournée l'a conduite du département de l'Ariège à Paris via Châteauroux (CCI, où des cours ont lieu), La Roche-sur-Yon (rencontre avec des stagiaires, avec le Club de la Presse de Vendée, Radio Bleu Loire-Océan, Agri85 — site des agriculteurs de Vendée), Tours (Festival des langues), Dinan et Lille, en novembre 2013.

La seconde et principale partie de ce nouveau document a pour thème “Quelle idée du journalisme ?". Elle contient de nombreuses informations sur divers aspects de l'espéranto généralement inconnus par de très nombreux journalistes.

Peu de temps après que Ĝoja ait fait sa tournée en France, un journaliste connu
, en poste à Bruxelles, occupant de hautes fonctions de direction, a dit à l'occasion des assises du mouvement européen, le 6 décembre, que l'espéranto est "une langue artificielle, sans histoire, sans culture" (!) et en outre qu'il avait eu les faveurs d'Hitler et de Staline (!!), et enfin que Zamenhof est mort en... 1950 (!!!). C'est vraiment dommage qu'il n'ait pas fait un étalage encore plus grand de sa science en la matière, car ceci aurait livré un matériel fort intéressant sur une profession dont le rôle est... d'informer.

Une telle ignorance pourrait trouver une explication si elle venait d'une personne inculte, d'un balayeur
du bureau de Bruxelles de Radio France (quoiqu'il puisse exister des balayeurs — pardon ! : des "techniciens de surface", très cultivés), mais pas de son directeur.
#4 — 2014 kaj Esperanto La jaro 2014 signifas por Esperanto tre gravan, tre doloran, sinistran datrevenon : la dato de militdeklaro, la 2a de aŭgusto 1914, koincidis kun la dato de la deka monda Esperanto-kongreso, kies malfermo devis okazi ĝuste tiun tagon en Gaumont-Palace, en Parizo. Registriĝis 3700 homoj el kiuj 2500 el eksterlando.
La kongreso ne povis okazi. Survoje al Parizo, D-ro Zamenhof estis arestita en Kolonjo kaj devigita reiri al Varsovio.

Tiu jaro devus ebligi kompletigon de la historio de Esperanto (pri kiu iuj aplombe asertas, ke ĝi ne ekzistas !) per esploroj en ĉiu teritoria administra unuo de ĉiu lando, kiun trafis la konflikto (komunumo, kantono, departemento, regiono, provinco, ktp) pri esperantoparolantaj viktimoj de tiu milito, pri detruoj kaj aliaj faktoj, per fotado de lokoj, monumentoj, memorplakoj, skanado kaj optika pritraktado de dokumentoj (ORS), ktp.

Ekzemple, en la trivoluma "Historio de Esperanto" de Léon Courtinat, aperas listo de la mortintoj de ĉiu jaro ekde 1887 ĝis 1960. En la listo de 1915 (p. 412-413) aperas jena nomo :
De Gavardie el La Roche-sur-Yon — Post lia morto oni trovis en liaj poŝoj tutan provizon de Gvidiloj E kaj Ruĝa Kruco.
Diversaj informfontoj kaj serĉado ebligis trovi, ke lia kompleta nomo estas Pierre Dufaur de Gavardie de Monclar. Lia nomo "Pierre de Gavardie" aperas sur la monumento al la mortintoj de la unua Mondmilito en La Roche-sur-Yon (Square Albert 1er). Kapitano de la 293a Regimento de Infanterio de la garnizono de La Roche-sur-Yon, li mortis en La Fère Champenoise la 7an de septembro 1915 je la dua matene sekve de vundoj. Pliaj detaloj aperas en franclingva historio de Esperanto en Vendeo interrete konsultebla : "Histoire de l'espéranto en Vendée".


#4 — 2014 et l'espéranto

L'année 2014 signife pour l'espéranto une date très importante, très douloureuse, sinistre : la date de déclaration de guerre, le 2 août 1914, coïncide avec la date du dixième Congrès mondial d'espéranto dont l'ouverture devait avoir lieu justement ce jour au Gaumont-Palace, à Paris. 3700 personnes parmi lesquelles 2500 étrangères étaient enregistrées. Le congrès ne put avoir lieu. En route pour Paris, la Dr Zamenhof fut arrêté à Cologne et contraint de regagner la Pologne.

Cette année fournit l'occasion de compléter l'histoire de l'espéranto (à propos de laquelle certains affirment avec culot qu'elle n'existe pas !) par des recherches dans toute unité administrative de chaque pays touché par le conflit (commune, canton, département, région, province, etc.) à propos de locuteurs de l'espéranto qui furent victimes de cette guerre, de destructions et autres faits, par des photos de lieux, de monuments, plaques commémoratives, numérisation et traitement optique de documents (OCR), etc.

Par exemple, une liste des morts apparaît pour chaque année depuis 1887 jusqu'à 1960 dans l'"Historio de Esperanto" en trois volumes de Léon Courtinat. Le nom suivant apparaît dans la liste de 1915 (p. 412-413) :
De Gavardie el La Roche-sur-Yon — Post lia morto oni trovis en liaj poŝoj tutan provizon de Gvidiloj E kaj Ruĝa Kruco.
(De Gavardie, de La Roche-sur-Yon — Après sa mort, on trouva dans ses poches une grande provision de guides "Espéranto et Croix Rouge".)
Diverses sources d'information et des recherches ont permis de trouver qu'il était capitaine au 293ème Régiment d'Infanterie en garnison à La Roche-sur-Yon, et qu'il est décédé à la Fère Champenoise le 7 septembre 1915 à deux heures du matin des suites de ses blessures. Son nom "Pierre de Gavardie" apparaît sur le monument aux morts de la Première Guerre mondiale, square Albert 1er, à La Roche-sur-Yon. Plus de détails apparaissent en français dans un document consultable en ligne : "Histoire de l'espéranto en Vendée".



Henri Masson
espero.hm[ĉe/chez]wanadoo.fr
http://www.ipernity.com/home/32119
Twitter : @vinoverda
Facebook
EO > Enskribiĝo kaj malenskribiĝo al tiu informlisto laŭ simpla peto
Tiuj ĉi informoj estas libere uzeblaj, prefere kun mencio de la fonto.
FR > Inscription et désinscription à cette liste d'information sur simple demande.
Ces informations sont librement utilisables, de préférence avec mention de la source.
Aŭtomata tradukado / Traduction automatique :
Google Translate
Traduku.net
Apertium
GramTrans
itranslate4.eu
Vikitradukilo
- Tradukado de vikipaĝoj