De tiam, Esperanto fariĝis atuto, "lingva pluso", pli facile regebla ol naciaj lingvoj, eĉ por poliglotoj, por havi interŝanĝojn kun loĝantoj el plej diversaj landoj. La unuaj estis la pola ĵurnalisto kaj verkisto Józef Waśniewski, poste la svedaj studentoj Valdemar Langlet kaj Eric Etzel ĉirkaŭ la mezo de la jardeko 1890-1900. Certe ekzistas materialo por realigi tre interesan dokumentaran filmon aŭ elektronikan prezentaĵon aŭ bildalbumon pri tiu temo.

Jen unuaj informoj pri Laura (lora) kaj Benoît (benŭa — la litero "e" ne havas saman prononcon en la franca kaj Esperanto) :

Ili ekvojaĝos la sabaton 3an de februaro je la 11a horo el la vilaĝo La Ferrière (la ferjer, tiel nomata ĉar estis tie, en la epoko de la Romia Imperio, ekspluatado de fererco). Ĝi situas en la departemento Vendée (Vendeo), nord-oriente de la departementa ĉefurbo La Roche-sur-Yon, je kvindeko da kilometroj de Atlantiko.

Ili ne havas precizan programon laŭ datoj : tion ili aranĝos dumvoje.

Krom la Pasporta Servo, ili uzos la retojn Warmshower kaj Couchsurfing, kiujn ili konis kaj uzis antaŭ ol malkovri kaj eklerni Esperanton.

Principe ili revenos al Francio post du jaroj. Ilia itinero (irvojo) estas relative preciza en Eŭropo dum, en Azio, temas nur pri skizo :

Mapo pri ilia irvojo (itinero) aperas en tri partoj ĉe :

  1. https://www.bikemap.net/en/r/4291533/#/z5/46.6946673,25.9057617/terrain
  2. https://www.bikemap.net/en/r/4294076/#/z2/31.203405,182.2851562/terrain
  3. https://www.bikemap.net/en/r/4294082/#/z4/24.9661402,119.9267578/terrain

Ili rezignis kun bedaŭro, ekzemple, pri trairo de Armenio. Ili aparte deziras halti i.a. en Teherano kaj urboj de norda Irano, ankaŭ en Samarkando sed, evidente, grandegaj estas la distancoj inter tiuj urboj kaj Japanio.

Estas multaj eblecoj pri aranĝo de pli taŭga itinero por utili al Esperanto : vigligo de grupoj aŭ kluboj, kaj eventuale por kreo de novaj. Do, cefe en landoj de Azio, ne hezitu proponi pli precizan itineron. Eblas sekvi ilin per Facebook ĉe :

https://www.facebook.com/groups/209710346267557/

Laura kaj Benoît vizitis min kaj la Esperanto-straton de mia vilaĝo, Moutiers-les-Mauxfaits, hieraŭ, jen foto pri ili antaŭ la stratŝildo.



kun subteno de la asocio Espéranto-Vendée
esperanto-vendee.fr