La vendredon 14an de januaro 2011, je la 19a 30, dum plifortiĝis manifestacioj en Tunizio, iom post la fuĝo de Ben Ali el sia rezidejo (je ĉirkaŭ la 17a 40, laŭ la semajngazeto "Le Point") por finfine atingi Jeddah, en Saŭd-Arabio dum la nokto de la 14a ĝis la 15a, la franca dogano de la flughaveno de Roissy, en proksimeco de Parizo, konstatis, ke mankas pluraj paledoj el la 40 de la ŝarĝo de materialo de ordotenado, kiun mendis la diktatoro-ŝtelisto por sia polico. Pro tempomanko, ĉar tio okazis dum vendreda posttagmezo, fine de laborsemajno, la dogano decidis bloki la sendon kaj fari la inspektadon nur la lundon 17an de januaro.
La foriro de la kanajlo-prezidento Ben Ali lasas esperon por Esperanto, sed, pro la urĝa neceso solvi amasegon da problemoj, estas malfacile prognozi la tempon, kiu estos necesa antaŭ ol la lingvo de espero povos enradikiĝi, kreski, flori kaj fruktodoni. Ni strebu jam faciligi la rilatojn kaj la eksterajn interŝanĝojn por la tunizia popolo kaj pli ĝenerale por la popoloj de Magrebo.

Laŭ la semajngazeto "Marianne" (mardon 18an de januaro 2011), tiu ŝarĝo konsistis el vestaĵoj, uniformoj, policistaj ekipaĵoj, larmigaj, premefikaj kaj lumigaj grenadoj, grenadlanĉiloj, ŝildoj, ktp. Estis dirite, ke la ordo haltigi tiun liveron de materialo venis el Elizeo, t.e. la prezidentejo, kie rezidis tiam Nicolas Sarkozy.

Sed fakte la ĝenerala direktorejo de la francaj doganoj diris al la sendependan informretejo "
Rue 89", ke la decido inspekti la varojn estis administra kaj sen ligiloj kun ordo el Elizeo. Instrukcioj por bloki la varojn venis el la registaro nur tri aŭ kvar tagojn post la fuĝo de Ben Ali...

Kiel ajn estas, estas certeco ke, kun komplezema konsento de la registaro de la "lando de homaj rajtoj", la tunizia diktatoro senprobleme ricevis jam de longa tempo la tutan necesan materialon por ekipi siajn subpremajn fortojn kaj tiel plue teni sian regpovon.

Espereto, tamen espero por la lingvo de demokratio en Tunizio

En la Enciklopedio de Esperanto, publikigita en Budapeŝto en 1933, sub "Tunizio" (p. 976), eblas legi ke "En 1893, estis ankaŭ abonantoj al “La Esperantisto“, ke "la movado estis pli vigla ol iam en 1904, dank' al la agado de kapitano A. Capé-Montrosier en Alĝerio", ke "En 1907 oni legis pri fondo de Esperanto-Societo en Mehdia et Sonsse" [estas tie preseraroj — oni legu : Sousse kaj Mahdia, ĉar Mehdia troviĝas en Maroko], ke "Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj estis nur en 4 urboj. En 1933 ne ekzistis UEA-delegito en la lando."

Alia aludo pri Tunizio aperas en la artikolo pri Alĝerio (p. 17) : “
Dank’ al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio.

Mankas informoj pri posta evoluo ĝis la fino de la 20a jarcento. Esperanto neniam povis vere progresi en la tri landoj de Magrebo : Maroko, Alĝerio, Tunizio, kiuj jam havas komunajn parte internaciajn lingvojn en la araba kaj ankaŭ en la franca.

Estis sufiĉe forta intereso dum periodo en Alĝerio, ĉirkaŭ la jaro 1980, ĉefe en la universitata urbo Boumerdès (antaŭe “
Rocher Noir“ — Nigra Roko), en Bejaïa (antaŭe “Bougie“), sed la kontaktoj perdiĝis iom post iom pro politika kaj socia situacio, senlaboreco, malfacilaj vivkondiĉoj, malsekureco, atencoj, fortega tertremo, kiu ruinigis la urbon Boumerdès (2278 morts en 2003 —
fotoj ). En Tunizio kaj en Maroko, ĝenis ĉefe la timo pri persekutoj, ĉar la polico konsideris suspektinda ĉiun grupiĝon, ĉiun provon pri asociiĝo kaj ĉiun rilaton kun eksterlando. Esperanto-parolantoj estas nun tre malmultaj en Magrebo. La interesiĝo por Esperanto povos reaperi kiam aperos tie pli demokrataj reĝimoj.

Cetere, en Francio, dum almenaŭ la tri lastaj jardekoj, la sinsekvaj registaroj, dekstraj same kiel maldekstraj, ĉiam malhelpis disvolviĝon de Esperanto — lingvo de justeco kaj de la demokratio —, ne sentis ĝenon en tio, ke la reĝimoj de tiuj landoj, kaj de multaj aliaj, sufokis la esprimliberecon, la rajton je asociiĝo kaj la publikan esprimon de malkontento kaj malkonsento. La tri lastaj prezidentoj, inter kiuj du perfidis Esperanton, esprimis multe da estimo por la politiko de la tunizia ŝtelisto kaj diktatoro Ben Ali.


Aldono : La Monda Socia Forumo de Tuniso — 26-an-30an de marto 2013 — estas oportuna okazaĵo ke Esperanto trovu sian ĝustan lokon en Tunizio kaj Magrebo, sian lokon de justa internacia lingvo.