Pakistano apartenas al sud-azia regiono, kiu havas marbordon laŭlonge de Araba maro kaj Golfo de Omano, kaj landlimiĝas kun Barato oriente, Ĉinio nord-oriente, Afganio nord-okcidente kaj Irano sud-okcidente. Angla lingvo ludas oficialan rolon en Barato kaj Pakistano ĉar ambaŭ landoj estis kolonioj de Brita Imperio sed la demando estas ke ĉu la angla lingvo estas pli bezonata ol niaj naciaj aŭ regionaj lingvoj por faciligi komunikadon? Tute ne, ni ne povas angliĝi parolante la anglan lingvon kaj la angla lingvo povas esti pontlingvo inter anglaj triboj ne por/inter ni. Unue ni bezonas nian nacian/regionan lingvon ene de la lando, aliaflanke ni estas parto de tiu ĉi la mondo, do por komunikiĝi tutmonden ni bezonas neŭtralan lingvon, kiu apartenas al ĉiuj nacioj de tiu ĉi mondo.

NIES fondiĝis por solvi la lingvan problemon ene kaj ekstere de la lando kaj informi tiun ĉi fakton al nia popolo. NIES ne kontraŭas la uzadon de iu lingvo sed subtenas tiun lingvon, kiu faciligas komunikadon inter samlandanoj kaj Esperanton kiel la duan lingvon.

Kio estas NIES? Nacia Instituto de Esperantaj Studoj (NIES) estas la neprofitcela instituto, fondita la 28an de Aprilo je la 104a datreveno de UEA
kaj 125a datreveno de internacia lingvo Esperanto. NIES estas la unua instituto de la lando, kiu tute subtenas la ideon de uzado de la internacia lingvo Esperanto en edukado, instruado, turismo kaj internacia komunikado kaj simile.

Konstantaj Planoj de NIES:
  • instrui kaj propagandi Esperanton rete, koresponde kaj virtuale
  • oferti divers-nivelajn kursojn de Esperanto kaj aranĝi siajn ekzamenojn
  • aranĝi edukadajn trejnadojn pri esperantaj studoj
  • interŝanĝi Esperantistajn Instruistojn
  • promocii interkulturismon ene kaj ekstere de la lando
  • promocii turismon per Esperanto
  • fondi la unuan Esperanto-bibliotekon en Pakistano
  • verki originale, publikigi kaj traduki librojn Esperanten kaj el Esperanto Urduen
Estraro de NIES:
  • s-ro Adeel Mahmood Butt (Direktoro)
  • s-ro Farrukh Ikhlaq (Sekretario)
  • s-ro Aziz Ahmad (Kasisto)
  • s-ro Prof. d-ro Agha Mahmood Yourash (Ĉef-Kunordiganto)
  • s-ro Sajjad Ali (Regiona kunordiganto)
  • s-ro Imran Islam (kunordiganto)
Klarigado de agadoj pri ĈK, RK, K kaj R:
  • ĈK — Ĉef-Kunordiganto reprezentas la provincion, lia agado estas gvidi, instrui kaj informi pri kursoj al RK kaj R.
  • RK — Regiona kunordiganto (RK) reprezentas la distrikton kaj instruas e-on distrikte kaj en diversaj urboj kune kun Kunordiganto.
  • K — Kunordiganto reprezentas sian urbon aŭ vilaĝon kaj informas pri instruado kaj aranĝo de klasoj en diversaj lernejoj kaj individue.
  • R — Tiuj povas membriĝi kiel Reprezentanto de NIES, kiuj subtenas la ideon “Edukado kaj Turismo per Esperanto” aŭ volas lerni ĝin kaj labori volontule.