En la 11-a de marto, 2012, por la Internacia Virina Tago de UN de la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭenpuŝi konstruon de socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hiroŝimo organizas kunlaborojn por heredigo de paca socio al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

Pasas unu jaro post la katastrofo de orienta regiono de Japanio, kaj ni havos la Tagon en malfacila situacio de rekonstruado el la evento.

Staras granda problemo al ĉiu generacio nun kaj poste, katastrofoj en la mondo pro kruelaj atakoj kaj de naturo kaj de akcidentoj de atomcentralo. En la Tago 11a de marto ni invitos al la kunveno prelegantojn el koncernaj fakoj, kaj konsiliĝos kunlabori al socio de komuna kaj egalrajta partopreno de geviroj.

Ni virinoj de ato
Atomenergio ? Ne dankon mbombita Hiroŝimo komunikos per laŭta voĉo al la homoj en Japanio kaj en la mondo, por ke ni iru sur la vojo al ekspluato de energiaj fortoj Ne dependante de nuklea povo. Hibakuŝo / Hibakusha

Ni kun kordeziro de la atombombitoj "Ne plu Hibakŝoj" (1) alvokas ĉesigi uzon de atomcentraloj.

S-ino NOBUMASA Tieko
Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago
2012, Hirosima
La municipo Hiroŝimo

Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:
Arko de Hiroŝimo * Ligo de WE-palaco * Kina karavano * Novjapana Virina asocio * Tutlanda ligo de vartistoj * Hiroŝima Esperanto-Centro * Ligo de medicinaj sindikatoj * Emerita sindikatoj * Instruista laborsindikato * Ligo de solaj patrino k infano(urba) * Laborsindikato de municipaj oficistoj * Laborsindikato de urbaj oficistoj * Ligo de patrinoj * Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo * Ligo de virinaj asocio WENET * Ligo de komercistoj * Virina demokrata klubo * YWCA * Asocio de virina edukado al komuna partopreno de geviroj en la socio * Virina Asembleo * Asocio Patye * Plenuma komitato de projekto por futuro de infanoj.
Limdato kaj aliaj: ĝis la 5-a, feb. 2012. Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni. Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando. Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio
Notoj
(1) Hibakŝo : Vorto ofte trovebla interrete. Hibakuŝo en Vikipedio. Viktimo aŭ postvivinto el la atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako.
"En 1931 de Jul. 20 ĝis Aŭg. 31, JOBK Osaka okazigis ĉiumatenan kurson kun 37 lecionoj po 30 m. escepte dimanĉon sub la gvido de Ŝindo; ĝin relajis JOFK en Hiroŝima kaj JOKK en Okajama kaj la tuta duono okcidenta de Japanujo ĝin aŭskultis; 20,000 lernolibretoj disvendiĝis. La 2-an kurson de JOBK, 29 lecionoj po 30 m. de la 6.30 ĉiumatene Aŭg. 16-Sep. 17.1932, relajis JOOK, Kioto; JOKK, Okajama, JOHK Sendai; JOUK, Akita; JOFK, Hiroŝima JOTK, Macue; J el ORK, Kooĉi; JOGK, Kumamoto; JOLK, Fukuoka; kaj JOSK, Kokura, tiel ke preskaŭ la tuta lando povis aŭskulti per kristala ricevilo. La unuan fojon en la Japana Radio-historio la JOBK-kursoj okazigis diktekzamenon por aŭskultantoj kun granda sukceso kaj bona rezultato, kio pruvas, ke E estas plej klare aŭdebla per radio."
La direktoro de Japana Esperanto-Instituto estis Ooi Manabu naskiĝinta en Hiroŝimo en 1887 (p. 726).
Tre aktivaj estis Nomura kaj Okumura (p.703).