Kvankam, jam de 2001, iniciate de la Eŭropa Konsilio, la 26a de septembro estas celebrita kiel Eŭropa Tago de la Lingvoj (plurale), amasinformiloj gurdas, unu monaton antaŭe, ke la francoj estas malbonaj en la angla kompare al la civitanoj de landoj tiaj, kiaj Svedio, Nederlando aŭ Germanio.

Informo esenca por pli bona kompreno de la problemo estas prisilentata. La lingvo parolata en ĉiu el la ĉi supre menciitaj landoj apartenas al la ĝermana familio, dum la franca estas latinida. Se la itala ludus hodiaŭ la rolon de la angla, la franclingvanoj estus inter la plej bonaj.

Rimarkinda verko de Georges Kersaudy, "Langues sans frontières“ (eld. Autrement, Parizo), prezentas 39 lingvojn de Eŭropo kun kompartabeloj de la vortrezoro de ĉiu el ili, inkluzive de Esperanto. La aŭtoro, kiu lernis Esperanton kiel unuan fremdan lingvon jam adoleske, lernis poste kvindekon de Eŭropo kaj Azio, kiujn li parolis, skribis kaj tradukis tra la mondo kiel internacia funkciulo.

Sed, plej grave, oni ne levas demandojn pri la angla, dum verko aperis ĉi somere sub la subskribo de iama laboranto ĉe British Council, profesoro Robert Phillipson, : “Linguistic Imperialism Continued“ (Londono : Routledge). Ĝuste tie devas komenciĝi la pritraktado de la problemo.

La asocio Espéranto-Vendée rememorigas la ekziston de iniciato favore al la lingvoj, tiom pli interesa ke ĝi aperis precize en Anglio : “Springboard... to languages“ (plurlingve : http://www.freeweb.hu/egalite/salto/index.htm
)