LA DOMO INTER LA DUNOJ – ĈAPITRO 14 (1/2)

Kiam Ĵermena rakontis al Lurĵo tiun transformon, li unue rifuzis kredi ŝin. Neniam oni vidis fraŭdulon saĝigi sin, li diris. Denaskan inklinon li havas.

Por pravigi sian opinion, Lurĵo memoris multegajn similajn ekzemplojn. Li ofte vidis tiajn pentojn. Post kruda leciono, ses monatojn en malliberejo, oni kelkfoje ne plu povis elteni tion. Oni revis haltigi sin sur la deklivo, resupreniri, reiĝi homo kiel la aliuloj : libera, protektita anstataŭ persekutita. La edzino kaj la infanoj pelis vin sur tiun vojon. Oni serĉis dungadon kaj kuraĝe eklaboris. Ĉio iris glate unu-du monatojn. Poste, tiu bela fervoro febliĝis. Ne plu envenis sufiĉe da mono. Oni sentis sin laca pro la monotoneco de malfacila tasko malbone pagata. Alvenis bona okazo. Amiko, kliento aŭ fraŭdestro venis al vi. Li bezonis vin. Sendanĝera afero, grandega gajno. Por unu nura fojo, oni cedis al tento. Oni trompis sin mem kaj interkonsentis kun sia konscio. Unu fojon, unusolan fojon. Poste, oni ĉesos.

Kaj ek al nova aventuro !

Se ne estiĝis la bonŝanco de tuja aresto, jam finiĝis la honesta vivo. Oni refalis sub la influo de sia malvirto. Kaj la cetero ĝis la finofara evento, kiu almetos finan punkton al l’ aventura serio : interbatado kun doganistoj aŭ rivaloj, tranĉilpiko aŭ revolverpafo, forpaso aŭ malliberejo. Tiajn pasiojn oni kunportas en sia haŭto, ne plu liberiĝos de ili.

Lurĵo ja sciis tion. Li sciis, ke fraŭdulo ne plu povas labori, ke al li ŝajnas stulte elĉerpiĝi kvardek ok horojn semajne por cent kvardek frankoj, dum li povas lukri tiom en unu nura duontago. Kaj li kalkultis je tio, rifuzante kredi, ke Silvano povas sincere forlasi la fraŭdon.

Plurajn klarigojn li imagis por pravigi la asertojn de Ĵermena. Eble la virino timis, ke Lurĵo gvatsekvos Silvanon, kaj ŝi provis forlogi liajn suspektojn. Aŭ eble Silvano mem malfidis sian edzinon kaj ne plu bonvole parolis al ŝi pri siaj aferoj.

Tamen, Lurĵo informiĝis. L’alta Fernando sciigis al li, ke Silvano fakte ne plu aĉetis eĉ unu tabakpaketon de post la aresto de Cezaro. Sed tio nenion pruvis. Eble ankaŭ la fraŭdestron Silvano suspektis kaj proviziĝis aliloke.

Sed siaflanke S-ro Henriko asertis, ke Silvano honeste laboras ; al la doganisto li eĉ donis la nomon de la havena entrepreno, kiu dungis lin.

Lurĵo iris promeni en tiu kvartalo kaj antaŭ ne longe sur la kajoj ekvidis Silvanon, kiu, kune kun aliaj dokistoj, laboris en la holdo de granda ŝipo, ŝarĝante per varoj platojn levitajn per gruo.

Lurĵo devis ja akcepti la evidentecon. Vigla malplezuro naskiĝis en li. Sian venĝon li ja ŝatintus fari. Sed reiĝinte honesta, estis Silvano nevundebla.

Lurĵo tiele pensis kiam novaj indicoj alvenis, por ke li denove dubu pri la vereco de la diraĵoj de Ĵermena. El unu doganejo ĉe landlimo, oni sciigis al li, ke Silvano pasis tien du-trifoje ĉiusemajne por bicikli al Belgio. Unu doganisto, kiu konis lin, rapide rimarkis tiujn suspektindajn vojaĝojn. Ĉar Lurĵo lin jam diris, ke Silvano verŝajne estas kontrabandisto, la doganisto ĉiufoje haltigis lin, pripalpis lin de l’kapo ĝis piedoj, detaleme ekzamenis lian biciklon, sed ĉio senrezulte.

Lurĵo tuj certiĝis, ke tio kaŝas novan ŝakradon, malbanalan kombinaĵon, kiun oni nepre malkaŝu. Tiajn suspektojn li konservis por si mem, parolis pri tio nek al Ĵermena, nek al Henriko kiun li malfidis. Kaj li komencis ellabori planon kun tiu obstino, kiu estis lia forto.

Unue, li devis ekscii precize, kien iras Silvano. La doganisto, kiu rimarkis lin, diris al Lurĵo, ke la eksfraŭdulo regule transpasas la landlimon ĉiun sabaton. Estis logike : Silvano laboris « angla-semajne »* , tial profitis de sia libertempo por aĉeti. Sed estis altvalora la informaĵo. Ĝin Lurĵo uzis por deĵorigi en la doganejo homon en civilaj vestoj. Li ordonis al li, ke, tuj post kiam Silvano estos transpasinta la limon, li diskrete gvatsekvu lin en Belgion, vidu kien li iros, kaj bone notu la domon, tiel ke ĝi estos facile retrovebla.

La sekvantan lundon, la doganisto alvenis al la oficejo de Lurĵo.

- Nu ? li senpacience demandis .
- Mi sekvis la ulon. Li eniris en Belgion. Li biciklis sur la vojo de Dunkirko al Furnes, laŭlonge de la kanalo.
- Kaj poste ?
- Ĉe la eta ponto antaŭ ol alveni al Furnes, li iris maldekstren kaj trapasis la kanalon.

Preninte krajonon, Lurĵo samtempe skribis.

- Kio poste ?
- Li sekvis etan vojeton, laŭ la bordodeklivo. Li alvenis al loko de eksa ponto, kie staras malnova domo, ia kabaredo aŭ io simila. Li eniris tien. Pli ol unu horon mi atendis, sed ne vidis lin eliri. Tiam mi revenis.
- Bone, diris Lurĵo. Ĉu estas ja kiel vi klarigis ? Vi ne povas erarigi min ?
- Estas ja neeble.
- Do, mi mem iros tien por vidi . Dankon.

La viro eliris. Lurĵo traserĉis siajn notlibretojn. Li ĉiam kunprenis sur si multvalorajn informaĵojn pri ĉiuj aferoj rilate al sia profesio. Kaj li relegis la tutan liston de la belgaj domoj, kiujn oni suspektis vendi tabakon al la fraŭduloj aŭ nokte ellasi ties hundojn. Kabaredojn, nutraĵvendejojn, farmbienojn, li ĉion relegis. El tiuj domoj, kelkajn li konis, eĉ pluraj konkorde laboris kun li. Aliajn, li konis nur reputacie; li sciis, ke estas preferinde gvati ilin ; de tempo al tempo ilin ĉirkaŭvagi en civilaj vestoj ; noti la numeron de la francaj aŭtoj, kiuj haltis tie, kaj demandi informaĵojn pri ties proprietuloj en prefektejo. Per multe da pacienco, kontroliroj, spionadoj, denuncoj kaj perfidoj, pri tiu temo li finfine kolektis dosieron proksimume kompletan, tiom detalan kiom oni esperas.

Sed vane li detaleme faris la inventaron de siaj slipoj. Li eltrovis neniun noton, kiu donas al li klarigon pri la malnova domo rimarkigita de la doganisto.
Tie estis problemo, pri kio Lurĵo komencis pasiiĝi.

« Tion mi mem iros vidi sabaton, » li ekpensis, reenpoŝigante siajn paperojn.

---------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------