NAŬA ĈAPITRO (unua parto)


Dum la sekvanta periodo, Ĵermena pli ofte vizitis la domon de S-ino Johanino. Sen precize konfesi tion al si, ŝi svage esperis revidi Lurĵon. Ŝin interesis tiu viro. Sub la banala konversacio, kiu okazis inter ili, ŝi ja sentis ion pli gravan, ian silentan simpatifluon, kiun povas tamen diveni virino kutiminta al tiaj amaventuroj. Ŝi sciis, ke tiele komencas koraferoj.

Ĵermena ja ŝatis Silvanon. Li donis al ŝi multe da mono kaj lasis ŝin tute libera. Ŝi havus grandajn skrupulojn kokri lin. Eĉ ne celante tion, tamen oni ja rajtis ekprovi nekonsekvencan amafereton. La honesta virino, kia ŝi fariĝis, komencis tediĝi pro tiel longa bona konduto. La aventurojn de sia ĉiesulina freneza vivo, ŝi iam bonvole rezignis. Pri ĉio ŝi estis tiam laca, do ĝoje akceptis la seriozajn proponojn de Silvano. Sed nuntempe, kiam la bonaj flankoj de ŝia kvieta edzinvivo ne plu ŝajnis tiel klaraj, ĉar malgravigitaj pro vivaranĝoj, ŝi kelkfoje sopiris al la ĉarmoj de sia antaŭa vivo. Ŝi eĉ forgesis ties malfacilaĵojn kaj mizeron, nur memorante ties plaĉajn aspektojn. Ŝajnis al si malfacile rezigni ĉiujn aventurojn, ĉiun ekscitan allogon de koraferoj, dum ŝi estis apenaŭ tridek-jaraĝa. Ŝi ne intencis adulti je Silvano: ŝi esperis ankoraŭfoje regi amuzan amafereton; ŝi ja scios malebligi, ke ĝi fariĝu seriozaĵo.

Finfine, iun posttagmezon, ĵus kiam ŝi eniris en la domon de S-ino Johanino, ŝi renkontiĝis kun Lurĵo, kiu jam alvenis tien antaŭ duonhoro.

De sia renkonto kun Ĵermena, ankaŭ Lurĵo konservis daŭran memoraĵon. Ŝi vere impresis lin. Li opiniis, ke ŝi estas linda virino. Kaj li dezirus brili antaŭ ŝi per sia plej favora flanko. Bedaŭrinde liaj debutoj fuŝis pro tiu stulta provoko, kiun li malprudente direktis al la edzo. Pro sia malvenko, la doganisto daŭre sentis fortan rankoron kontraŭ tiu Silvano.

Pliaj incidentoj tiun vesperon, la suspektinda kamaradeco de Silvano kun Cezaro, kaj precipe tiu hazarda renkonto, kelkajn tagojn poste, ĉio vekis la nefidon de la doganisto. Li ja certis, ke li rekonis Silvanon sur la biciklo. Kaj la sinteno de la viro, kiu fuĝis plenrapide anstataŭ akcepti inspekton, ŝajnis al li vere dubinda. Li ekopiniis, ke Silvano povas ja havi la saman profesion kiel tiu delonge bonkonata Cezaro. Tial li enkapigis gvatsekvi tiun suspektan ulon por akiri certecon pri tiu demando, kiu ekpasiigis lin. Pri tio li unue enmetis sian profesian memestimon. Pro sia pasinta malvenko, li ankaŭ deziris, ke lia venkinto pagu. Fine, li opiniis, ke tia sukceso povus nur servi liajn interesojn rilate al la bela Ĵermena.

Pripensinte, Lurĵo opiniis, ke la plej bona rimedo por akiri informojn pri Silvano, estas interparoli kun S-ro Henriko, kiu ŝajnas amike rilati kun siaj klientoj. Pro multaj kialoj, li ne malakceptus tiun etan servon al sia amiko Lurĵo.

Tial Lurĵo vizitis la domon de S-ino Johanino tiun tagon.

Ekvidante Ĵermenan en la kafejo, li malfacile kaŝis sian internan feliĉon. Tamen, li restis senemocia, alproksimiĝis al la verŝotablo kaj salutis ŝin per afekta ĝentileco. Dank'al sia sperta rigardo de virinŝatanto, li komprenis, ke Ĵermena estas samtempe emociata kaj kontenta, ke ŝi revidas lin.

- Ĉu vi fartas bone? li demandis.
- Jes, diris S-ro Henriko.
- Ĉu kvieta la komerco?
- Kiel ĉiam dumtage. Sed oni ne plendas ĉar tio ripozigas la cerbon.
Kaj S-ro Henriko karesis sian frunton kvazaŭ li estus zorgpremata homo.
- Kio pri vi? li aldiris. Ĉu ĉio glatas hodiaŭ?
- Iele iome. Ĉar mi ferias hodiaŭ, mi pripensis, ĉu mi pasigos unu horon ĉe tiu brava Johanino. Tute taŭgas ĉar oni estas kvieta kiel en familia rondo, ĉu ne?
- Jes. Jen bona ideo.
- Nu, ni trinku vinon ĉiuj kune. Mi volas ne enui.
- Johanino! laŭtpetis S-ro Henriko. Iru por serĉi botelon de Heidsick. Nu, veran ĉampanon, ĉu ?!.. Ni eniru la salonon, tiel ni estos kvietaj se alvenos klientoj.

Dum tiu konversacio, Ĵermena silentis. Ŝi ne sciis, kian sintenon havi. Lurĵo parolante rigardis ŝin, ŝajnigis alparoli ŝin, sed ŝi ne eltrovis favoran okazon por respondi. Ŝi sentis sin ĝenata, kiam S-ro Henriko proponis eniri la salonon. Ŝi ne sciis, ĉu ankaŭ ŝi estas invitata. Sed Lurĵo divenis ŝin kaj aŭdacis demandi:

- Kompreneble, la Sinjorino venas kun ni, ĉu?
- Sed...
- Ne afektu, Ĵermena, diris S-ro Henriko. Oni ne povas malakcepti glason da bona ĉampano!

Li rapidegis al la kuirejo, kaj ankaŭ invitis sian edzinon, kiu ĵus kunportis la ĉampanon el la kelo. Ĉar plaĉis al li, ke Johanino profitu de tiaj surprizaj fortunoj.

En la ĉambreto meblita per ruĝaj foteloj, unupieda tableto kun marmora supraĵo, kaj piano pri kiu fieris Johanino, oni babiladis. Ĝoje oni bagateladis ĉirkaŭ la botelo. Lurĵo volis brili, klopodis ŝajni sprita kaj delikata. Kiel kutime S-ro Henriko estis solena; S-rino Johanino bulforma kaj senafekta. Rilate al Ĵermena, estis neutile, ke Lurĵo strebu por aspekti spritega antaŭ ŝi: lin ŝi ne aŭskultis. Ŝi kontentiĝis mute rigardi lin. La virojn ŝi taksis per siaj okuloj. Mole sidante sur la kanapo, la dorso komforte apogata, la kapo laca, ŝi sentis sin bone.

De tiu makulita lukso kaj tiuj falsaj splendaĵoj de malsupera domo, ties mizeron ŝi ne vidis. Tiujn aĵojn, ŝi admiris; ŝi ekvidis nek la makulojn sur la silkaĵoj, nek la skrap-difektaĵojn sur la mebloj, nek la eluziĝon de la tapiŝoj. Estis por ŝi agrable sidi inter tiuj riĉaĵoj.

Dum Lurĵo parolis, ŝi rigardis lin. Freŝajn dikajn lipojn li havis. Densaj lipharoj vigle baris lian vizaĝon. En la lumo, liaj tinkturitaj haroj aspektis pli naturaj. Kiam li ridis, li montris siajn belajn dentojn. S-ino Johanino diris, ke li estas virinŝatanto; estas evidente : inda li estas, kaj ĉiuj virinoj certe freneziĝas por li. Oni ankaŭ diris, ke li estas malavara, ke multe da mono li perlaboras.

---------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------