SESA ĈAPITRO 1/3


Nur post la deka revenis Cezaro kaj Silvano. Tiumomente en la kafejo restis nur S-ro Henriko, absorbata en aparte interesa konversacio kun Lurĵo. Per glaseto post glaseto, la doganisto kvazaŭ ebriigis sian partneron, kiu bonvole fordonis sin por funkciigi sian komercon. Dum S-ro Henriko parolis pri siaj ambicioj kaj estontaj planoj, Lurĵo lin pridemandis pri Ĵermena, per lertaj frazoj, kiuj iom post iom sukcesis klarigi obskurajn punktojn. Lurĵo interesiĝis pri Ĵermena. Ŝi apartenis al la virina tipo, kiu plaĉis al li : juna, grasa, fortika. Ŝi havis belajn brilajn okulojn, kiuj malkaŝis virinon voluptaman kaj vivoplenan al iu ajn kompetentulo . Ŝi ŝajnis honesta, kio igis ŝin des pli alloga en tia rondo. Krome, Lurĵo kredis antaŭflari ŝian intereson por li. Per multe da insidaj demandoj, li finfine eksciis, ke tiu eks-pensionanino de S-ino Johanino edziniĝis kaj estas rigardata kiel serioza, havante edzon, kiu gajnas multe da mono, kaj kiun ŝi ŝajnas ami. Eĉ pli ekscitis Lurĵon ĉiuj tiuj obstakloj...
Kiam eniris Cezaro kaj Silvano, Lurĵo apenaŭ atentis pri tiuj novaj alvenantoj, kiuj senprokraste eniris en la kuirejon, kiel kutimaj gastoj. Cetere, tion li tuj poste bedaŭris ĉar S-ro Henriko diris al li:
"Nu! Ĉu vi ekvidis lin? Estas li: jen la edzo!"
Lurĵo rapide rigardis returne, sed tro malfrue ĉar Silvano estis jam foririnta.
Instinkte naskiĝis en Lurĵo senkiala obtuza malamo nur pro antaŭsento, ke tiu homo povus esti estonta rivalo.
- Nu, bone lukras tiu ulo, li daŭrigis. Kion do li faras?
- Mi ne bone scias, diris Henriko, kiu, eĉ kiam ebria, ĉiam konservis sian realosenton. Li komercas pri grajnoj, mi opinias.
- Ha! Ĉiurilate belan edzinon li havas! Tion mi diros al li venontfoje, kiam mi vidos lin.
- Ne faru tion! ekkriis S-ro Henriko. Li kapablus rompi al vi la kapon. Sciu, ke li amas ŝin...
- Aliulo necesus, por ke li rompu al mi la kapon, Lurĵo respondis malhumile.
Kaj senkonscie li rektiĝis kaj ŝveligis la torson, kvazaŭ prepariĝante al la lukto.
Sed S-ro Henriko ne ŝajnis impresata. Li dube grimacis:
"Ankaŭ li estas fortikulo..."
Lurĵo sentis, ke neracia malamo kreskas en li kontraŭ tiu nekonatulo, kiu bone lukris, posedis belan edzinon kaj estis rigardata rivalonta kun li, Lurĵo, per lia muskola forteco. Li tamen komprenis, ke estus ridinde pluinsisti tiurilate kaj montri senutilan fanfaronadon. Pri alia afero li ekparolis.

Cetere, S-ino Johanino nuntempe deziris fermi la trinkejon. Tuj eksonos la dekunua. Necesos mallumigi por eviti monpunon. Ŝi estis elpelinta la ebrietan klientaron, kiu daŭre restadis en la salono – junaj diboĉantaj fraŭloj, kun kiuj ŝi cetere vigle diskutaĉis. Ŝi postulis, ke ili pagu por malplenaj boteloj da ĉampano, kiujn ŝi estis lerte miksinta kun aliaj, en la malordon de la tablo. Fine ŝi sukcesis, timiginte ilin per la elvoko de la okazonta alveno de policanoj ĉi-nokte.
Kiam malpleniĝis la salono, oni mallumigis. Sed Lurĵo ne estis decidita foriri.
- Mi havas kamaradojn en la polico, li diris. Ĉu vi atendas viziton ĉi-nokte?
- Jes. Ĉiufoje, kiam okazas kontroliro en la apudeco, ili venas pasigi kelkajn horojn tie ĉi. Des pli bone ! Ĉiam valoras bone akordiĝi kun policanoj. Venu do en la kuirejon, se vi volas ilin atendi.
Ili malfermetis la pordon rigardantan al la strato. Kiam la kafejo estis tute malluma, ili eniris la kuirejon. Tie, S-ino Johanino kviete trikis ŝtrumpojn por sia edzo. Cezaro kaj Silvano ambaŭ faris komplikajn kontojn, antaŭ ol foriri. Tuj apud sia edzo, Ĵermena silente rigardis la fajron, moligata, malvigligata en tiu bona varmeco, kie ŝia apatia naturo plezuriĝis.

Lurĵo tuj rekonis Cezaron. Kaj ĉi tiu lasta ankaŭ rekonis la "negron". Jam antaŭe ambaŭ konfliktis. Sed ili manpremis senincite, eĉ elkore – iom kvazaŭ luktantoj, kiuj post la batalo forgesas ĉian rankoron.
Sed Lurĵo senprokraste ekhavis dubojn. Silvano ŝajnis tro kamarada kun Cezaro; estis suspektinde.
"Ĉu estus ankaŭ li fraŭdulo? sin demandis la doganisto. Estus ja komike!"
Li ŝtelekzamenis la vizaĝon de la homo, sed ne sukcesis rekoni lin. Kompreneble, lin neniam li renkontis. Kaj, koncerne siajn profesiajn aferojn, Lurĵo havis seneraran memorkapablon.
Ankaŭ Silvano neniam renkontis Lurĵon sed konis lin pro onidiro. Tamen, li estis tre kvieta : eĉ ne unu belgan cigaredon li kunportis, kaj la "negro" ne povis suspekti lin. Silvano estis do sufiĉe kontenta pro tia ebleco rigardi tiel komforte kaj tute sekure la famulon de la doganbrigado. De tempo al tempo, ambaŭ viroj rapide kaj funde esplorante ekrigardis unu la alian.
Cetere ili ne havis tempon por interekzameni sin longe. La pordo rigardanta al la strato grincis sur siaj pordhokoj.
"Jen ili alvenas", diris Johanino levante la kapon.
Kaj S-ro Henriko rapidiris por ŝalti la lumon al tiuj sinjoroj de la polico. Gajaj, kontentaj pro la bona tempo, kiun ili jam antaŭvidis, la policanoj eniris en tiun lokon, kie ili estis la mastroj. Ĉiujn ili manpremis, Lurĵon diskrete mansignis, tiamaniere ne riskante lin kompromiti, kaj reiris en la salonon, kie S-ro Henriko jam malkorkis ĉampanon por ili. En la kuirejo nur restis Julio, la najbaro de Cezaro, por iom paroli kun tiu ĉi kaj Silvano. Li estis vidinta Ĵermenan, kaj ne aŭdacis festadi antaŭ ŝi: tion ŝi povus rakonti al lia edzino. Cetere, Cezaro lin tuj alparolis, ĉar ili estis grandaj amikoj.