Alfronte de la fakto, ke el la ĉ. 7 mil lingvoj en la mondo, duono estas minacataj de la pli grandaj lingvoj, la londona esplorinstituto School of Oriental and African Studies organizas Semajnon de endanĝerigitaj lingvoj 2008, de 30a de aprilo ĝis 8a de majo.

La temo estas "Kion NI povas fari?" kaj esploros la eblecon kunlabori de esploristoj, studentoj, lingvokomunumoj kaj civitanoj por kune trakti la defiojn de tutmondaj perdiĝoj de lingvoj kaj kulturoj.

Agadoj dum la semajno inkluzivas la jenajn:

  • Unua prezento en Britujo de la filmo The Linguists (La lingvistoj)
  • Jen lingvo endanĝerigita -- mallongaj profiloj de kvin endanĝerigitaj lingvoj
  • Malferma tago dum kiu oni povas renkonti esploristojn kaj lerni pri ilia laboro
  • Kio estas via lingva piedspuro? Debato kuraĝigi personan agadon pligrandigi la lingvan diversecon
  • Unutaga labortendaro pri engaĝigo kaj agado en la esplorado pri endanĝerigitaj lingvoj
  • Faka sesio pri la uzo de geografiaj informsistemoj por lingvistoj
  • Tago de internaciaj filmoj pri endanĝerigitaj lingvoj kun esploradoj de Aŭstralujo, Danlando, Tajvano kaj Britujo
  • Seminarioj pri moralaj kaj etikaj demandoj en lingva laborado.

Pli da detaloj (anglalingvaj) en la paĝaro pri la Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008.