Ĉiutage, kiam mi sidas ĉekomputile, laboranta, vidas ke ŝi konektiĝas, kaj tiam mi sentas kvazaŭ guto da frida akvo trakurus mian dorson, kaj ekas forta tento kontakti ŝin, sendi rete kison, floron, teneran vorton... mi devas peni, por elteni min, por plenumi ŝian postulon lasi ŝin trankvila dum iom da temo, dum unu monato almenaŭ. Foje, mi sentas tion kiel pentopuno pro ĉiuj miaj fuŝaĵoj, miaj eraroj kun ŝi. Neniu povas imagi, kiom mi bedaŭras, ke mi ne havis mian nunan mensan ekvilibron antaŭ monatoj, kiam mi konatiĝis kaj enamiĝis al ŝi. Se eblus reveni al tiu belega tempo, kaj rekomenci...
Oni ne povas antaŭvidi la estonton, sed verdire, esperon mi ne havas. Mi certas, ke ŝi neniam enamiĝos al mi, nek amos min. Restas al mi nur mia propra volo, povi esti apud ŝi, povi rigardi ŝiajn ĉarmegajn fosetojn, kiuj aperas kiam ŝi ridetas, vidi kiel ŝi feliĉas, kiam apudas ŝia filino. Simple aŭskulti ŝin, dum horoj, kiel en la poemo de Safo kiun mi uzas por instrui miajn lernantojn, revante revojn, kiuj verŝajne neniam plenumiĝos. Restas al mi anstataŭ espero, nur volo esti prenata de ŝi, aparteni al ŝi, ke ŝi prenu de mi ĉion kiom ŝi volos, se iam ŝi volos ion preni de mi.
Ĉu mi ne frenezas, atendanta iun revon, kiu neniam plenumiĝos? Eble jes, sed mi amas ŝin, per tuta mia koro, per tuta mia animo, kaj mi ne povas trompi min, mi ne povas esti malfidela al miaj propraj sentoj. Eble, kiel Petrarca, mi amos ŝin dum mia tuta vivo, kvankam temus pri fora revo, kiel la Laura de la poeto...
Mi ne kredas je mirakloj, sed tamen...