Interkonsentite kun Český svaz mariáše (Ĉeĥa Mariaĝo-Asocio) http://www.marias.cstv.cz/ mi estas tradukonta oficialajn regulojn de tiu laŭ mi interesega kaj tre amuza ĉeĥa kartludo, kies reguloj ankoraŭ ne estis tute kaj uzeble tradukitaj eĉ al la angla! 

Ke la traduko estu plejeble kvalita mi volonte akceptos helpon de aliaj samladaj esperantistoj, almenaŭ ni pridiskutu kelkajn tradukotajn terminojn. Mem la nomo de la ludo estas puzleto - laŭ etimologia deveno laŭdire temas pri "geedziĝo" (el la franca "mariage", ĉu), laŭ ofta okazo dum la ludo kiam ludanto ricevas premion pro samkoloraj kartoj de reĝo kaj reĝino tenataj samtempe.
En la Esperanta traduko de fama Brava soldato Ŝvejk tiu ĉi kartludo estas ankaŭ menciita, kiel mariaĝo, tamen en Ĉeha-Esperanta vortaro de Karel Kraft mi trovis nur vorton brisko. Mi prefereble uzus vorton mariaĝo, pro la simila prononco. Mi ne sukcesis ion pli trovi pri tiuj vortoj.
Eble vorto mariaĝo ne estas tute taŭga pro la falsa radiko aĝo kaj tial esperantistoj povus konfuziĝi legante mari/aĝo. Tamen tio ja certe ne estus ununura Esperanta vorto kun tia ambiguo.

La oficialaj reguloj havas du partojn, la unua estas ĝenerala por kompreni la ĉefajn principojn kaj la dua detale priskribas kvazaŭ-reĝan variaĵon de mariaĝo, tiel nomatan aŭkican mariaĝon (licitovaný mariáš), kiu estas serioze ludata eĉ dum oficialaj konkursoj. Ni nepre traduku unue la ĝeneralajn regulojn. Jen ambaŭ:

Ĝeneralaj reguloj de mariaĝo 2008
Oficialaj reguloj de aŭkcia mariaĝo 2008

Mi antaŭĝojas viajn opiniojn, kuraĝdezirojn kaj se eblas ankaŭ konsilojn de samlandanoj rilate la tradukon!