Hodiaŭ matene eksplodis bombo en Tehrano kaj pro tiu mortis profesoro de Tehrana universitato kiu estis apoganto de Mir Hosejn Musavi. la registara amaskomunikiloj vaste informadis pri la afero (tre suspektinda reago).
Neniu grupo (ĝis nun) akceptis la respondecon pri la eksplodo.
Ĉu la eksplodo povas esti enkonduko por malebligi ceremonion de la 10-a de februaro (la nacia tago dum kiu la protestantoj intencas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la registaro)?
Estonteco malkovros la veron kiu ne estas multe kovrata ...

foto-raporto