Raymonde Coquisart's articles
Archives
-
Nova fotoalbumo !
- 01 May 2011Vizitu mian novan fotoalbumon kaj konatigxu kun mia nepo Mathys, la gepatroj kaj mia edzo !
-
Departementa renkontigxo la 5-an de junio 2011
- 01 May 2011La renkontigxo antaùvidita en Moret sur Loing la 5-an de junio 2011 estas prokrastita je alia dato. Bedaùrinde neniu aligxis kaj la limdato de la restoracio jam estis meze de aprilo kaj definitive meze de majo pro la fakto ke la urbeto Moret sur Loing estas mezepoka vilagxo kaj jam ekalvenas la turistoj.... Gxis la revido !
-
Sabato de la francilia federacio
- 27 Mar 2011La 9-a de aprilo okazos la kutima sabato de la francilia federacio. La temo de la prelego estos "Heraldiko". Ekzistas ebleco tagmangxi kaj ankaù vespermangxi. La etoso estas tre gaja, la homoj sxatas tiujn monatajn renkontigxojn. Se hazarde, vi estas en Parizo je tiu dato, ne hezitu veni cxe la sidejo 4 bis, rue de la Cerisaie, 75004 Paris. Vi estos bonvenaj
-
Saluton al vi cxiuj !
- 26 Mar 2011Mi bedaùras ne suficxe ofte trovi la tempon ion skribi. Mi hodiaù aldoni dekon da fotoj faritaj okaze de la "sabatoj de la francilia federacio". Unufoje monate, okazas renkontigxo en la sidejo de la France Esperanto prizorgita de la francilia federacio. Cxiu monate, unu aparta temo kun tagmangxo, prelego eventuale, muzikistoj, kantistoj, ludoj. Okazas ankaù por tiuj kiuj tion deziras vespermangxon. Estas tre agrable ke okazas tagmeze kaj vespere, unue por tiuj kiuj ne sxatas hejmenreve…
-
Mesagxo de Hori Yasuo el Japanio
- 18 Mar 2011La 18an de marto La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento estas 5, same kiel tiu de Three Mile en Usono. Por malvarmigi la reaktoron, hodiaŭ oni faris jenajn aferojn: Antaŭ la dua horo posttagmeze, oni ĵetis 50 tunojn da akvo en la 3an reaktoron el specialaj fajrokamionoj. Ŝajne estis iom da efiko, ĉar oni povas vidi vaporon el la centralo. Oni provis refunkciigi elektran sistemon damaĝitan per la cunamo, kiu ebligos malvarmigi la reakto…
-
La amema servistino aù la naskigxo de la posxtmarko
- 27 Feb 2011Dum la tagmangxo, en iu gastejo de la Verda Britio, Sro R. Hill, Altranga sxtatoficisto de la Regxa Mosxto ka Direkto de la Posxtoj, estis atestanto de kortusxa sceno. La leterportisto alportas leteron al iu servistino kiu prenas gxin, observas la koverton kaj redonas gxin al la leterportisto rifuzante pagi la transporton de la letero. Necesas scii ke je tiu epoko, la ricevontoj pagis la transporton de la leteroj. Scivolema, Sro R. Hill pridemandis kaj sxi konfesis sen maliceto ke la kovert…
-
Esperanto kaj Interreto
- 09 Feb 2011Kiaj rilatoj inter tiuj du vortoj ? Ni unue legu unu post la alia la difinoj de tiuj vortoj. La unua vorto signifas tutmonda informatika reto kiu konsistas el aro da naciaj, regionaj kaj privatoj, ligitaj pere de la komunikadprotokolo TCP/IP kaj kiuj kunlaboras cele oferti unika interfaco al la uzantoj. La ambicio de Interreto eksprimigxas en unu frazo : kunligi cxiujn komputilojn de la monde. La dua vorto signifas : lingvo kreita en 1887 far pola kuracisto cele faciligi la komunikad…
-
kiaj malfacxilajoj !
- 18 Jan 2011Bonan vesperon ! Trankviligu, cxio estas en ordo pri mi ! Mi simple cxu ne trovas tempon zorgi pri artikoloj interesaj, cxu pri tekstoj pri Esperanto. Mi laboras profesie dum la tuta tago, certe mi ne estas la sola en la mondo... Sed cxi posttagmezon, mi havis subite ideon. Post kelkaj tagoj, vi vidos... Plej amike al vi cxiuj !
-
Kiam mi farigxis esperantistino ?
- 05 Jan 2011Iun matenon, vintre… en la jaro … antaù longa tempo, en la 20-a jarcento… en la jaro 1972, mi eklernis esperanton ! Sed kial ? Mia vivo estis agrabla sed iun matenon, mi ekpensis : « vi nepre devas ion ne kutiman realigi » kaj pasis la tagoj … Je tiu epoko, komencigxis mia profesia labo cxe la franca poxsto. Ekzistis profesia revuo kie aperis anonco pri perkoresponda kurso de esperanto internacia lingvo. Aperigis tiu anonco, la asocio IPTEA Franca sekcio (Internacia Poxstista kaj Telekomunik…
-
Programo de la departementa renkontigxo la 5-an de junio 2011
- 24 Dec 201010-a : Interkona mateno en urba salono ( kafo , kukoj ...) 12-a : Komuna tagmangxo en restoracio ( krespejo aù tradicia …) 14-a : Vizito de la mezepoka vilagxo Moret sur Loing Iama fortikita regxa urbo , je la pordoj de Graflando Champagne, la historio de la urbo komencas pliampleksigxi je la 11-a jarcento dank’al la unuaj kapetidaj regxoj . Philippe Auguste ekas la unuajn fortikajxojn sed es…
-
Mia unua dokumento
- 24 Dec 2010 - 1 commentCxar mi hodiaù eklernas la funkciadon de Ipernity, mi lasis mian unuan dokumenton. Temas pri inter departementa renkontigxo la 5-an de junio 2011 en mezepoka urbeto, Moret sur Loing. Kompreneble, eksterlandanoj estas bonvenaj . Ankaù bonvenaj la esperantistoj logxantaj en pli foraj departementaj. Agrablajn jarfinajn festojn !
-
Saluton karaj geamikoj,
- 24 Nov 2010Amikoj el la tuta mondo ! Mi gxojas saluti vin el Francio. Mi unuafoje hodiaù skribas sur Ipernity sed mi esperas ke baldaù mi skribos plej diversaj tekstoj. Se iu legas, mi gxojos pri reskribo. Kore salutas, MI
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Raymonde Coquisart
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter