Dum la tagmangxo, en iu gastejo de la Verda Britio, Sro R. Hill, Altranga sxtatoficisto de la Regxa Mosxto ka Direkto de la Posxtoj, estis atestanto de kortusxa sceno. La leterportisto alportas leteron al iu servistino kiu prenas gxin, observas la koverton kaj redonas gxin al la leterportisto rifuzante pagi la transporton de la letero. Necesas scii ke je tiu epoko, la ricevontoj pagis la transporton de la leteroj.

Scivolema, Sro R. Hill pridemandis kaj sxi konfesis sen maliceto ke la koverto estis malplena... Sxia fiancxo kaj sxi estis konsentitaj pri iu kodo kaj interalie laù la prezento de la adreso, ili informigxis unu la alian pri ilia sanstato kaj promesis baldaùan revidon. La geamantoj sendube ne estis la solaj kiuj uzis tiun ruzagxon kaj tiu sistemo sanskciis la transportiston kiu garantis senpagan servon. Sro R. Hill havis la ideon inversigi la sistemon pagigante la sendinton dank'al vinjeto acxetita en la posxtoficejo, gluita sur la letero kaj valida sendepende de la distanco. La posxtmarko estis naskigxanta.

La unua estis eldonita la 6-an de majo 1840, la famkonata "blak penny" reprezentante la Regxino Viktoria. Prekaù 72 milionoj el tiu posxtmarko estis eldonitaj. La unua franca posxtmarko "La Nigra Ceres" je 20 centimoj estis eldonita je la epoko de Louis Napoléon Bonaparte en 1840.

Teksto laù laposte.fr (tradukis Raymonde Coquisart)