Pasintan vendredon mi decidis partopreni la Ekspozicion pri Mebloj en urbo Nitra. Por rigardi estis multo, sed praktika uzeblo, almenaŭ el mia vidpunkto, estis dubinda... Por la plej multaj mebloj oni bezonas havi grandan domon kaj altan banko-konton. Neniaj novaj ideoj, simple malnovaj mebloj kun novaj, memkompreneble pli altaj, prezoj... Krome nenio por altaj homoj (kaj mi ne altas tro, nur 176 cm!).

Sed en tiu grizaĵo tamen unu unikaĵo: Recikligita loĝado! Studentoj el diversaj artaj aŭ teknikaj altlernejoj provis reutiligi - rubaĵojn... En ĉi parto mi pasigis la plej longan tempon!

Ekzemple tuj ĉe la enirejo: la porinfana anguleto farita el ligna kadro plenigita per diversgrandaj tubetoj paperaj, sur kiuj estas kutime en vendejoj ŝtofoj aŭ tapiŝoj... Kaj porinfanaj balanciloj - unu el plastaj fermigiloj de plastaj boteloj, la alia el duonigita pneŭmatiko...

Spegulo kun la kadro el ladskatoletoj verdkoloraj - ege konvena por esperantistoj :-). Lampoj el la farbigitaj floroj, faritaj el fortranĉitaj subaj partoj de plastaj boletoj, gluitaj sur grandaj kanistroj de destiligita akvo... la aliaj el vitraj boletoj kun oblikve fortranĉitaj fundoj... tiuj ankaŭ konvenis por fari rondan pladon por prezenti fruktojn al gastoj!

Ĉarma bretaro farita el akvokondukilaj tubetoj kaj aldone la tablo kun la piedoj el purigiloj por sifonoj... por sidiĝi oni povis elekti seĝojn el la paperaj tuboj aŭ volvitaj ĵurnaloj aŭ komfortan balancilon el plastboteloj...

Ankoraŭ iom pli, sed la menciitaĵoj pleje alparolis min... Nun mi nur komencu kolekti malplenajn plast-botelojn kaj poste la lertulon, kiu tiun balancilon por mi faros :-D.

P.S.: Por vidi, pri kio mi parolas, bv. rigardi la fotojn en la albumo Nitra 2011-03-11