La homoj forgesis la diluvion kaj daŭre plinombriĝadis. Ili plinombriĝadis pli kaj pli, kaj tiom multaj ili jam estis, ke ili ne plu jam havis lokon por vivi en sia malnova lando. Tial la Di-sinjoro ordonis al ili: disiri en la mondon. Sed Li ne lasis ilin foriri kun malplenaj manoj. Al ĉiu nacio Li donis propran lingvon kaj propran riĉecon.

Do, estis vive, estis brue, kiam la nacioj renkontiĝis antaŭ la Dia trono, kaj kiam Dio disdonadis donacojn, kiujn ili deziris:

- Donu al ni, Sinjoro, fuktodonan, grandan landon, abundan je lakto kaj mielo!

- Donu al ni, Sinjoro, forton kaj potencon, por regi la aliajn naciojn!

- Donu al ni, Sinjoro, gloron kaj saĝon, por esti konataj en la mondo!

Do, disdonadis Dio tiel longe, kiel estis io por donaci, disdonadis per plenaj manoj.

Fine, kiel la lastaj, alvenas antaŭ la Dian tronon Slovakoj. Ili estimplene iras, nur malmultaj ili estas, plej malmultaj inter nacioj.

- Bonvenon, infanoj miaj, kial vi nur kiel la lastaj alvenas?

- Ho, pardonu, Patro, la pli grandaj nacioj forpuŝis nin. Ni, malgranda nacio, vane antaŭen premis nin.

- Kaj kion donaci al vi, ĉar la grandajn landojn, potencon kaj gloron jam la aliaj nacioj gajnis?

- Ni ne bezonas grandajn landojn, ni sopiras nek pri potenco, nek pri gloro. Nur unu ni petas: Vian amon ni petegas; amu Vi slovakojn por ĉiam!

- Pri amo vi petas, pri tiu donaco pli valora ol ĉuj donacoj en la mondo? Do, kiam vi la amon deziras, la amon mi donacos al vi: la slovakan nacion mi por ĉiam amos!

Kaj ĝoje rigardas la bona Di-sinjoro, ĝoje Li rigardas slovakojn, kiel patro siajn infanojn, ĉar ilia peto plej multe plaĉas al Li elinter la petoj de ĉiuj nacioj. Sed kie estas la limo de la Dia malavaro, kiu elĉerpos ĝin ĝis la fino? Do, trempas Di-sinjoro sian fingron en la akvon de la paradiza puto kaj tuŝas la langojn de slovakoj:

- Mi donacas al vi la plej belan lingvon, kian neniu alia en la mondo posedas. Slovaka parolado estos tiel belsona, kvazaŭ en la ĉielo la anĝeloj kantus; tiel belega, kvazaŭ roso brilus ĉe la suno; tiel agrabla, kvazaŭ la venteto blovus en majo; tiel dolĉa, kvazaŭ infanon ĝojigus la patrino; tiel kara, kvazaŭ senkulpa infano ridetus; tiel amata, kvazaŭ najtingalo ekkantus, kaj ĉe ĝiaj sonoj junuloj fariĝos eĉ pli junaj kaj la koroj de maljunuloj plijuniĝos.

La duan fojon la Di-sinjoro ĉerpas el la ĉiela paradizo, prenas la plej belajn kantojn kaj metas ilin en buŝojn de slovakoj:

- Mi donacas al vi ankaŭ kantojn, la plej belajn kantojn en la mondo. Kiam viaj knabinoj ekkantos, la birdoj eksilentos, la riveretoj ekbruos, la montetoj eksaltos. La kantado de slovakaj junulinoj ŝanĝos vian landon en paradizon!

Kaj la trian fojon Di-sinjoro alridetas slovakojn, la trian fojon Li diras al ili:

- Fine mi donacas al vi belegan patrujon sub Tatroj. Tio estos via amata patrujo. Tie vi kultivu viajn kampojn, tie vi gardu la gepatrajn morojn, la kristanan religion kaj la slovakan lingvon. Eĉ kiam konfliktoj trafos vin, ne malesperu, ĉar mi por ĉiam gardos vin en mia koro, mi ĉiam helpos al vi!

- Ho, dankon al Vi, Di-sinjoro, dankon; dankon, ke Vi ne forgesis slovakojn!

Kaj vivas slovakoj sub Tatroj, vivas ili jam pli ol mil jarojn en ilia slovaka patrujo. Kaj vivos ili pluen, ĉar la slovaka popolo servas al Dio, kaj la Di-sinjoro ĉiam gardas siajn fidelulojn.