La adreso:
Elcker-Ick Centrum
Breughelstraat 31
2018 Antverpeno

Kadre de foto-ekspozicio de kelkaj konataj, profesiaj fotistoj, venis la ideo ligi tion ĉi al Ipernity-renkontiĝo.

La programo :

Dum via vizito vi povos sabate kaj dimanĉe admiri 50-on da fotoj de profesiaj fotistoj, kaj spekti ĉen-projekciadon sur granda ekrano de fotoj faritaj de Ipernity-membroj.

La Ipernity-renkontiĝo mem estas antaŭvidita je dimanĉo, la 21an de septembro 2008, je la 10a horo, kun la ebleco poste fari fotojn en diversaj lokoj en Antverpeno, laŭ viaj tempo kaj emo.

Ĉio ĉi en agrabla kadro kaj vera Ipernity-etoso.

 

PS: por pliaj informoj, ne hezitu sendi mesaĝon!