"En klubejo"



En klubejo kolego Erasmo

oratoris kun entuziasmo,

g^uis pro propra voc^o

kaj al temo alkroc^o

g^is plenplena felic^a orgasmo.

"Cinkulo"

Profesoro de Kanario

cinkeme dum seminario

konfesis, ke la temo

gravas, ankau~ problemo,

sed plej gravas la honorario.

"Lingvisto"

Vivis grandioze en urbo Krakovo

kun grandioza parolkreopovo.

Vortojn li amis tro

kun kapoj fo, ko. po,

tiu ulo el urbo Krakovo.

"Muzikistino"

Al violinisto de Rio

konfesis tentante lin Clio:

"Ho, mia amanto

ne s^atas andanton,

nur c^iam allegron con brio..."