Karaj,

la 9-an de februaro 2010 j OmO informas:

Nun mi okupig^as c^efe pri muziko kaj iomete malpli pri okcitana ol Esperanto.

Ni finlaboris la KD-on pri Afriko, kiu aperos en marto.

Mi registras funkan kanzonon, kiu sonas kiel, malnova funko, de la jaroj 70, ( antau~ 75 kaj apero de "Disco".

Estas por danci c^efe, kompreneble.

Post kelkajn tagojn ni forflugos al... por ripozi inter familianoj.

Vintrajn salutojn !

j O m O

Karaj ka estimataj samklubanoj,

mi esperas, ke dank` al ipernity pag^o, c^iujn informojn pri jOmO, povas legadi pli multaj samideanoj, kiuj interesig^as pri la kantado kaj agado de jOmO.

Kun sinceraj salutoj.

Henryk