... Suno al c^iellimoj aliradis laste,

Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,

Tutrug^a, kiel sana vizag^` de kampulo,

Kiu finis laboron sur gremkampo sia

Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia

Falas arbaran supron; krepuska nebulo

Jam la pintojn kaj branc^ojn de arboj plenigas,

Kaj tutarbaran kvazau~ kunvers^as kaj ligas;

Arbaro nigras, kvazau~ domo grandegulo,

La suno rug^as, kiel sur tegmento brulo;

G^i falis suben, j^etis tra branc^egoj brilon,

Kiel kandel` tralumas fenestrokovrilon,

Kaj estingig^is. .....