LITVO ! Patrujo mia! simila al sano;

Vian grandan valoron ekkonas llitvano,

Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,

Viadas g^in kaj priskribas, c^ar mi hejmsopiras.



Sankta Virgin`! Vi gardas C^enstohovon helan,

En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan

Nowogrodek defendas kaj pian urbanon!

kiel Vi al infano redonis la sanon -

( Kiam mi, de l` patrino al Vi oferite,

La malvivan palpebron eklevis subite

Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,

Por redonita vivo Dion dankodiri),

TielVi nin mirakle portos hejman limon !....

Dume transportu mian sopiran animon

Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,

Larg^e apud lazura Njemen tirig^antaj,

Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,

De sekalo arg^entaj, de tritik` oritaj,

Kiujn la neg^eblanka poligon` ornamas,

Kie per virga rug^o trifolio flamas,

Kaj c^ion zonas, kvazau~ per verda rubando,

Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

.........



La sendependa Polujo konsistis el du c^efaj partoj: Pola Krono kaj Litovio. La pola poeto estis naskita "litovano", kion oni ne konfuzu kun "litovo", ano de la litovia gento en parto de Litovo.



En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la sankta Virgulino, trovig^anta en la monah^ejo

sur la Hela Monto ( Jasna Góra ) en C^enstoh^ova (Częstochowa).

En Litvo trovig^as la famaj miraklobildoj de la Dipatrino en la preg^ejeto super "Ostra Brama" (Pinta Pordego) en la c^efurbo Vilno, kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.



Sian epopeon verkis A. Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.