lariko's articles

  • Limeriko II

    - 07 Feb 2010 - 3 comments
    Ĉu vi povas rapide deklami la finan linion? Troviĝas en nordaj arbaroj Homoj kun netonditaj haroj. Vivas patroj kaj filoj Ĝis la fin' sen raziloj, Tiuj barbaj arbaraj barbaroj.

  • Limeriko

    - 13 Jan 2010 - 4 comments
    Jen mia unua esperantlingva limeriko. Mian domon mastrumas roboto. Ĝi laboras per daŭra klopodo. Jes, roboton mi uzas, Sed duan mi rifuzas, Pro timo de robotkomploto.

  • Traduko: La Militopreĝo de Mark Twain.

    - 04 Jan 2010 - 6 comments
    Mark Twain verkis ĉi tiun rakonton dum la fruaj jaroj de la 20-a jarcento. Post Usono kaptis la Filipinojn dum la mallonga Hispana-Usona Milito, Usono rifuzis doni sendependecon al la Filipinoj. Multjara gerilo sekvis, kutime nomita (en Usona) la "Filipina Insurekcio". (La sinsekvo de "granda venko" sekvita per "daŭra insurekcio" aspektas kiel unu aŭ pli nuntempaj aventuroj.) Twain kaj multaj aliaj usonanoj kontraŭstaris ĉi tiun militon, sed gazetoj rifuzis publiki ĉi tiun rakonton. Ĝi aper…

  • Ŝerco: Avertetikedoj por biero

    - 02 Jan 2010 - 1 comment
    Multaj komercaĵoj nun havas avertetikedoj, aŭ pro reguloj de instancoj aŭ pro peno de la fabrikantoj por eviti procesojn. En kelkaj landoj, la registaroj postulas etikedojn sur bierboteloj, sed la etikedoj ne avertas pri la realaj danĝeraj. Tial, jen kelkaj realismaj avertoj: Biertrinkado estas grava kaŭzo de dancado kiel idioto. Biertrinkado povas kaŭzi tion, ke vi pensas ke vi flustras kiam vi ne flustras. Biertrinkado povas konduki vin por rakonti la saman tedan rakonton ree kaj…

22 articles in total