lariko's articles

  • Granda Terlavango kaj siaj Postrestaĵoj

    - 10 years ago
    Jen 2 fotoj faritaj en la Kolumbia Kanjono . Videblas ĉi tie ne ordinara erozio, sed ia subita evento, kiu okazis antaŭ malpli ol mil jaroj. (La plej frua takso de la dato estas ĉ. 1200) En unu aŭ pluraj egaj terlavangoj, grandaj partoj de tiuj montoj forfalis. La disfalaĵo tute ŝtopis la riveron. Lago leviĝis malantaŭ la natura digo kaj atingis langon de 150 km., sed fine la akvo superfluis kaj kolapsigis la sudan parton de la digo kaj eroziis novan fluejon, 3 kilometro…

  • 2 Ekzemploj de Mikroklimatoj

    - 13 May 2013
    En diskutoj pri vetero kaj klimato, oni nun aŭdas pri mikroklimatoj aŭ variaĵoj inter geografie proksimaj lokoj. Tiaj variaĵoj plej grande montras sin tra siaj efikoj al plantoj; oni ofte aŭdis la terminon rilate al la vinindustrio. En tiu ĉi printempo mi rimarkis kaj fotis du ekzemplojn. Jen 2 paroj da fotoj. Ĉiun paron mi fotis dum 24-hora tempo, de samspeciaj arboj, malpli ol 40 kilometroj for, unu al la alia. Mia unua ekzemplo temas pri hipokaŝtanoj en kaj ĉirkaŭ Seatlo. Sur ambaŭ…

  • Fruprintempa Soneto

    - 04 Apr 2013 - 1 comment
    Jen kelkaj pensoj kaj vortludoj pri floroj kiuj jam aperis proksime de mia hejmo antaŭ la fino d e Mart o. Plej frue floras la hamamelido, Kaj poste floras ruĝa kamelio, (Sed ne eraru: Certas mi pri tio, Ke ne printempe floras kamelido.) El tero kreskas flava dafodilo, Sed ofte poste kovriĝas per neĝo, (Pedante argumentas hom' en seĝo, Ke ties ĝusta nom' estas "jonkvilo.") Ĉirkaŭe, multaj floraj arboj belas: Ĉerizo, magnoli' de bonodoro. Sed pl…

  • Du Prahistoriaj Limerikoj

    - 12 Feb 2013
    I. Por ĉasi sur neĝ' karibuon, Prahomo inventis la ŝuon. Kvankam ŝu' tre efikis, Homoj stilon kritikis: Ĝis nun oni aŭdas la bruon. II. Ĉiujare kunvenis mamutoj Por filozofiaj diskutoj. De hom' en kaverno Aŭdiĝis konsterno: "Tiuj tro lertas por esti brutoj."

  • Traduko: "Revolvero," Nove Malkovrita Prozpoemo de Carl Sandburg

    - 26 Jan 2013
    La jena prozpoemo estas malkovraĵo de ĉi tiu monato (Januaro, 2013). Docento ĉe la biblioteko de la Universitato de Ilinojso trovis tajpitan manuskripton en la arĥivo de la paperaĵoj de la usona poeto Carl Sandburg (1878-1967). Evidente la poemo ĝis nun neniam publikiĝis. Estas neniu dato por la poemo, sed ĝi priskribas la ĉiaman usonan fascinon pri pafiloj, denove grava afero.

  • Solstico

    - 21 Dec 2012
    Feliĉan vintran solsticon al ĉiuj! Al vi en la suda duonsfero, feliĉan someran solsticon.

  • Stranga Ekologia Novaĵo

    - 28 Apr 2012
    Laŭ novaĵraporto la angla urbo Gloucester planas, laŭ malnova tradicio, baki torton el petromizoj por la diamanta jubileo de la Reĝino de Britujo. Strange, petromizoj estas nun endanĝera, protektata, specio ĉirkaŭ Gloucester. Tial, la urbo petis petromizojn de la Fiŝejkomisiono de la Grandaj Lagoj en Usono. En la Grandaj Lagoj, petromizoj estas trudspecio, abunda minaco al indiĝenaj fiŝoj. (Ili eniris la Grandajn Lagojn tra la ŝipkanaloj dum la 1920-a jardeko.) Gloucester bezonas nur k…

  • Historiaĵo: Konsiloj por Virinaj Biciklistoj, de 1895

    - 04 Mar 2012 - 1 comment
    La biciklo grave rolis en la liberigo de virinoj. Per biciklo, virinoj povis pli vaste veture senakompane. Ankaŭ pro biciklado, pli da virinoj komencis porti novajn specojn de vestaĵoj, kiel pufpantolonoj (angle "bloomers"), kiuj aspektas strangaj nun sed tiutempe permesis virinojn pli libere moviĝi. Tiam, kiel nun, estis tiuj kiuj donis nepetatajn konsilojn. Tiu listo de neaĵoj aperis en la novjorka gazeto "World" en 1895. Eble iuj ridigos vin. La angla teksto troviĝas ĉi tie .…

  • Monumento al Hunda Amikeco

    - 01 Aug 2011
    En San-Francisko staras memoriga ŝildo kiu celebras la amikecon de 2 hundoj kiuj vivis tie en la 19-a jardeko. Jen traduko de la ŝildo: Bummer kaj Lazarus Bummer kaj Lazarus estis du senhejmaj hundoj kiuj travagis tiun parton de San-Francisko en la 1860-a jardeko. Ilia sindonemo unu al la alia karigis ilin al la civitanaro, kaj la taggazetoj raportis iliajn kunajn aventurojn, ĉu ŝtelo de osto de alia hundo, aŭ malkovro de nesto de ratoj, aŭ haltigo de forkuranta ĉevalo. Kvankam…

  • Usona Trajnvojaĝo

    - 31 Jul 2011 - 1 comment
    En Junio mi vojaĝis trajne de Seatlo al San-Francisko. Mi kreis fotalbumon pri tio; jen kelkaj komentoj pri la sperto. Eble iuj legantoj, kaj usonanoj kaj neusonanoj surpriziĝas pri tio, ke pasaĝertrajnoj ankoraŭ ekzistas in Usono. Estas nur skeleta sistemo, sed po unu trajno tage en ĉiu direkto iras inter Seatlo kaj Los-Anĝeleso. La trajnveturo daûras 22 horojn de Seatlo ĝis San-Francisko kiam la trajno iras laŭhorare. (Kaj ĉe usonaj pasaĝertrajnoj, la horaro estas nur rekomendaĵo.)…

  • Limeriko VI

    - 07 May 2011 - 1 comment
    Ĉi tiu maldecaĵo estas traduko de fama anglalingva limeriko. "Racine" estas reala usona urbo. Inventis viro de Racine, Iun specon de fikimaŝin'. Konkava, konveksa, Por io ajn seksa, Plaĉanta al vir' aŭ virin'.

  • Du Frivolaj Demandoj

    - 09 Apr 2011
    1. Ĉu legendo pri iu ruĝa bongusta bero estas fragmito ? 2. Kial rakonto nomiĝas legendo, kiam oni rajtas ne legi ĝin?

  • Sur Forlasita Ŝoseo

    - 19 Oct 2010
    Jen esploreto de ia kadukaĵo.

  • Limeriko V

    - 15 May 2010 - 2 comments
    Mi estas biciklanta ulo, Tra sunbrilo, tra pluv' kaj nebulo. Estas mi malrapida, Ĉiam preterpasita, Eĉ de iu rajdanta sur mulo.

  • Traduko: La Katastrofo de S-ro Higginbotham

    - 30 Mar 2010
    Jen traduko de novelo de la usona verkisto Nathaniel Hawthorne (1804 - 1862). Junulo, profesie tabakkolportisto, estis survoje el Morristown, kiam li komercis precipe kun la dekano de la Shaker konumumo [1], al la vilaĝo de Parker's Falls, apud la Rivero Salmo. Li havis simplan malgrandan ĉaron, verdfarbitan, kun kesto da cigaroj designita sur ĉiu flankpanelo, kaj indianĉefo, portanta pipon kaj oran tabaktigon, sur la malantaŭo. La kolportisto pelis lertan malgrandan ĉeval…

  • Limeriko IV

    - 12 Mar 2010 - 1 comment
    Kompatu la povrajn histrikojn. Surdorse ili portas pikojn. Danĝeraj, kompleksaj, Estas agoj seksaj: Instigo por krei limerikojn.

  • Limeriko III

    - 09 Feb 2010
    Kia bono estas profeto sen profito? --Enskribaĵo sur pordego de iu usona komercinstituto Ĉiunokte profetas papago, Pri iu ajn estonta tago. Ĝenerale ĝi pravas, Por malmulto kiu havas Sumon postulatan por pago.

22 articles in total