medo LA TIMO PAROLI PUBLIKE

Iam la brita ĵurnalo “Sunday Times” prezentis serĉesploradon kun la demando:

KIUJ ESTAS VIA PLEJ GRANDAJ TIMOJ?



41% respondis ke estas “paroli publike”;

32% timas la altecon;

22% insektoj;

22% financaj problemoj;

19% malsanoj;

19% mortiĝo.

---------------------------------------------------------------------------------------------------

En alia serĉado oni konsultis la opiniojn de 100 mil aŭstralioj montris ke 1/3 de la personoj preferas la morton ol paroli publike.

----------------------------------------------------------------------------------------------------

Kiam mi serĉis ion pri la temo en la reto, mi trovis:

LA 10 PLI GRANDAJ TIMOJ

1) PAROLI PUBLIKE;

2) ALTECO;

3) INSEKTOJ KAJ VERMOJ;

4) FINANCAJ PROBLEMOJ;

5) LA PROFUNDECOJ DE OCEANOJ, MAROJ, ktp. ;

6) MALSANOJ;

7) MORTIĜO;

8) VOJAĜI PER AVIADILO;

9) SOLECO;

10) HUNDO.

En iu brazila revuo, 64 % de la legantoj reliefigis sian timon paroli publike.

-----------------------------------------------------------------------------------------------

Mi ĵus ricevis la novaĵon: Mi prelegos ĉe TAKE, en Julio.

La temo: DISLEKSIO kaj MATEMATIKO.

Mi estas instruisto pri matematiko kaj mi ne havas problemon prelegi al miaj gelernantoj kaj eĉ paroli en kunvenoj al instruistoj, direktoroj, ktp.

Sed nun mi konas iun novan timon por mi:

LA TIMO MISPAROLI ESPERANTON

  • Ĉu mi taŭge esperantigos miajn pensojn?
  • Ĉu mi min perdos en la fakaj vortoj (matematikaj kaj pedagogiaj)



LA ESTONTECO RESPONDOS AL MI... sed, mi petas:

1. Ĉu vi havas ian konsilon por mi?

2. Ĉu vi jam havis sperton pri tio? (rimarku ke mi ne estas sperta preleganto)

Fine,

KIU ESTAS VIA PLEJ GRANDA TIMO?