Iam la brita ĵurnalo “Sunday Times” prezentis serĉesploradon kun la demando:
KIUJ ESTAS VIA PLEJ GRANDAJ TIMOJ?
41% respondis ke estas “paroli publike”;
32% timas la altecon;
22% insektoj;
22% financaj problemoj;
19% malsanoj;
19% mortiĝo.
---------------------------------------------------------------------------------------------------
En alia serĉado oni konsultis la opiniojn de 100 mil aŭstralioj montris ke 1/3 de la personoj preferas la morton ol paroli publike.
----------------------------------------------------------------------------------------------------
Kiam mi serĉis ion pri la temo en la reto, mi trovis:
LA 10 PLI GRANDAJ TIMOJ
1) PAROLI PUBLIKE;
2) ALTECO;
3) INSEKTOJ KAJ VERMOJ;
4) FINANCAJ PROBLEMOJ;
5) LA PROFUNDECOJ DE OCEANOJ, MAROJ, ktp. ;
6) MALSANOJ;
7) MORTIĜO;
8) VOJAĜI PER AVIADILO;
9) SOLECO;
10) HUNDO.
En iu brazila revuo, 64 % de la legantoj reliefigis sian timon paroli publike.
-----------------------------------------------------------------------------------------------
Mi ĵus ricevis la novaĵon: Mi prelegos ĉe TAKE, en Julio.
La temo: DISLEKSIO kaj MATEMATIKO.
Mi estas instruisto pri matematiko kaj mi ne havas problemon prelegi al miaj gelernantoj kaj eĉ paroli en kunvenoj al instruistoj, direktoroj, ktp.
Sed nun mi konas iun novan timon por mi:
LA TIMO MISPAROLI ESPERANTON
- Ĉu mi taŭge esperantigos miajn pensojn?
- Ĉu mi min perdos en la fakaj vortoj (matematikaj kaj pedagogiaj)
LA ESTONTECO RESPONDOS AL MI... sed, mi petas:
1. Ĉu vi havas ian konsilon por mi?
2. Ĉu vi jam havis sperton pri tio? (rimarku ke mi ne estas sperta preleganto)
Fine,
KIU ESTAS VIA PLEJ GRANDA TIMO?
Erzsébet tre bone konsilas vin : ĉiuj aŭskultantoj estos viajn amikojn! Ĉu nur unu el ni neniam eraris parolante aŭ skribante sian nacian lingvon? ... Estas ankoraŭ pli malfacile senerare paroli fremdan lingvon... eĉ Esperanton! Ĉiu estos tiel komprenema, ne timu kara amiko!
Post cerbumado, mi aldonas, ke mia plej granda timo estas la brulego.
Ŝajnas ke mi jam tenas multe da bonajn konsilojn por mi min prepari por la prelego!
Pli bone ol tio estus via ĉeesto en mia futbala lando! :-) Bonega ideo, ĉu ne?
Via timo memorigis min pri tiu timinda sento! Brulego estas terura!
Pitagorajn Dankojn mia kara amiko!
Via unua timo estas inter la plej oftaj sed, la dua (stirado) mi nur vidas en programoj ĉe televido. Estas specialistoj kiuj bone zorgas pri tian karakteron kaj la kvanto da sukcesoj estas admirindaj. Ĉu vi jam donis al vi oportunon partopreni en tia programo, mia kara?
Vere interesa via historio! Mi konsideras min aŭtodependulo (bedaŭrinde) kaj mi imagas ke mi multe devus ŝangi miajn ĉiutagajn agojn se mi havus timemon je stiro. Bonŝancon al vi mia kara! Dankegon pro via partopreno!! :-)
Estas vere stranga ke milito ne apartenu al listo de timoj kiu eras hundo. La militoj estas teruraj!!
La soleco... la soleco.... bonŝance ĝi ne eniru niajn vivojn!!
Dankon pro via vizito Helena! :-)
Sign-in to write a comment.