Tom Nylund's articles with the keyword: provoko

  • Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj

    - 15 Feb 2011
    En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia. 1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon. 2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno. Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011 Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun…

  • Francaj teroristoj pafis raketojn en sudan Brition!

    - 06 Jan 2011
    Imagu se francaj teroristoj pafus raketojn en sudan Brition. Se tio okazus, kiel la mondo reagus? Kiel Britio reagus? Kiel Britio agadus? Ĉiuj havas la respondojn al tiuj demandoj. Britio forte reagus. La mondo forte reagus. Kaj Britio tutcerte agadus por halti tian teroradon. Sed ĉu vi scias ke en la mondo troviĝas lando kiu daŭre frontas tian teroradon? La 1-an de januaro Vespere grenado estis pafita fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenado falis proksime al kibu…

  • Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”

    - 18 Nov 2010
    Faktoj En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.” La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi…

  • Relativa trankvilo – sed ne paco

    - 13 Sep 2010
    Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo? Pri tio oni fakte povas sin demandi. La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.…

  • Kiu deziras pacon, kiu provokas?

    - 04 Aug 2010
    Dum la lastaj tagoj okazis tri malobservoj de la limoj de Israelo. Vendrede la 30-an de julio raketo trafis Aŝkelon. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundiĝis homoj. Lunde la 2-an de aŭgusto ses raketoj estis pafitaj el Sinajo, Egiptio. Du raketoj surteriĝis ene de la limoj de la israela urbo Ejlato. Unu raketo surteriĝis en Akabo, Jordanio, proksime de hotelo. Unu homo mortis kaj tri vundiĝis. Marde la 3-an de aŭgusto la libana armeo atakis la armeon d…

  • Sola kaj ignorata Israelo

    - 19 Jul 2010
    Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000. Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj. Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj. Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tag…

  • Kiel Israelo sentas sin

    - 16 Jul 2010
    Spektinda, kortuŝa filmeto: Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .

  • La daŭra palestina terorismo: 5 mortintoj kaj 232 vunditaj dum 6 monatoj

    - 06 Jul 2010
    La Yeshanews.com retpaĝaro faris detalan resumon pri la palestina terorismo kontraŭ israelanoj dum la unuaj ses monatoj en jaro 2010. La bildo ne estas tiel serena kiel rapida, unuopa okulumo de ĵurnaloj aŭ eĉ detala trarigardo povas doni. Mallonge, kvin homoj – civila tajlanda laboristo, policisto kaj tri soldatoj – estis murditaj kaj unu soldato estis mortigita pro amika pafo. Du israelanoj estis grave vunditaj, naŭ estis modere vunditaj kaj 232 estis negrave vunditaj en teroratakoj aŭ b…

  • Nia strangega mondo

    - 22 Jun 2010
    En tiuj tagoj en nia mondo lando planas defii alian landon. Defion farita de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tial similaj planoj ĝenerale kaŭzas reagojn en la mondo. Tamen en tiu ĉi kazo neniaj reagoj estiĝas. La mondo silentas. Ŝajnas ke tiu ĉi plano de defio kaŭzas neniajn ajn reagojn en la mondo. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Libano preparas sendi ŝipon kun helpaĵoj al la Gaza-strio. Ne estas malbone aŭ malpermesite transporti helpaĵojn en la G…