Tom Nylund's articles with the keyword: historio

  • Mi ne povas silenti

    - 15 Aug 2010
    Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj. Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo. Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de…

  • Israelo, vi havas la rajton ekzisti!

    - 13 Aug 2010
    Israelo, vi havas la rajton ekzisti, samkiel ĉiuj aliaj landoj en la mondo! Bedaŭrinde multaj homoj pridubas vian rajton ekzisti, sed tio ne estas ĝuste. Via vojo ĝis nun ne estis facila, sed mi certas ke vi en ĉiu situacio klopodis la plej bonan. Vi ekde la komenco volis vivi en paco. Vi tamen tiel multajn fojojn estis minacata kaj vi tiel multajn fojojn devis fronti severajn minacojn, sed vi ĉion travivis. Dum via vojo vi devis fari multajn malfacilajn elektojn, pro kiuj multaj h…

  • Difino de kontraŭjudismo

    - 10 Aug 2010
    Tiu ĉi dokumento estas traduko de la dokumento “ Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo) ” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo. La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon. La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj e…

  • Israelo aspiras kaj deziras pacon

    - 07 Aug 2010
    Filmeto kun esperantlingva subtekstado. La angalingva originalo troviĝas tie . (Esperantlingvaj subtekstoj fare de mi.) Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .

  • Israelo kaj la akuzo pri apartismo (apartheid)

    - 02 Aug 2010
    Kelkfoje oni klopodas stampi Israelon kiel apartisman ŝtaton (apartheid). Estas senmorale kaj malice prezenti Israelon kiel apartisman ŝtaton. Tamen tio estas tre populare en universitatoj en la okcidentaj landoj. La apartismo estis totalisma administra sistemo – simila al multaj nuntempaj registaroj de la arabaj landoj – per kiu la blankuloj submetis la nigrulojn. Sub tio estis ideologio kaj trudpenso pri rasa supereco. La pli superaj blankuloj ne povis esti kun la nigruloj, kiujn il…

  • Ĉu la palestinaj araboj havis eblojn fondi propran ŝtaton?

    - 01 Aug 2010
    La palestinaj araboj multfoje havis eblojn fondi propran sendependan ŝtaton, sed ili rifuzis la proponojn. En 1937 la Peel-komisiono proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato, sed la araboj rifuzis tion. En jaro 1939 la britoj proponis blankan libron, sed la araboj rifuzis ĝin. En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi proponon, sed la araboj rifuzis ĝin. Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio es…

  • Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

    - 25 Jul 2010
    Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift . Agrablan legadon al ĉiuj! La judaj terorgrupoj, kiuj estis akt…

  • Historiaj priskriboj de la palestina teritorio

    - 18 Jul 2010
    Por havigi sciojn pri okazaĵoj kaj cirkonstancoj antaŭ nia tempo ni devas konsulti historiajn priskribojn. Tiel ni informiĝas pri ekz. la iama Romio. La plejmulto de ni ne pridubas la ekziston de la Romio, sed kredas ke iam fakte ekzistis tiu regno. Ni ankaŭ normale ne pridubas la historiajn priskribojn kiuj donis al ni la informojn pri Romio. Same ni devas konsulti historiajn priskribojn pri la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas por pli bone kompreni la nuntempajn okazaĵojn kaj cirkonstanc…

26 articles in total