Tiu ĉi dokumento estas traduko de la dokumento “Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo)” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo.

La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon.

La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj esprimoj estas direktataj kontraŭ judaj aŭ ne-judaj individuoj kaj/aŭ kontraŭ iliaj propraĵoj, kaj kontraŭ institucioj de la judaj komunumo aŭ religiejoj.”

Tiaj esprimoj povas krome esti direktataj kontraŭ la israela ŝtato, perceptata kiel juda kolektivo. La kontraŭjudismo ripete direktas akuzojn kontraŭ la judoj ke ili konspiras por damaĝi la homaron kaj ĝi estas ofte uzata por kulpigi la judojn kiam “okazas malbonaĵoj”. Oni esprimas la kontraŭjudismon per parolo, skribo, per vidaj kaj agaj formoj, kaj utiligas malicajn stereotipojn kaj pretenditajn negativajn karakterotrajtojn.

Konsiderante pli ĝeneralan kuntekston, inter nuntempaj ekzemploj de kontraŭjudismo en la publiko, amaskomunikiloj, lernejoj, laborejoj kaj religia vivo, estas inkluditaj, sed ne limigitaj al tiuj:

  • Postulado, helpado aŭ pravigado de murdo aŭ atakado al judoj en la nomo de radikala ideologio aŭ el ekstremista koncepto de la religio.
  • Mensogaj, malhomigaj, demonigaj kaj stereotipaj akuzoj kontraŭ judoj kiel tiaj aŭ pri potenco kiun oni pretendas ke judoj kolektive posedas – ekzemploj de tiaj estas precipe, sed ne sole, la mito pri juda monda konspiro aŭ pri judoj kiuj regas amaskomunikilojn, ekonomion, registarojn aŭ aliajn sociajn instituciojn.
  • Akuzo kontraŭ la judoj kiel popolo pri veraj aŭ imagitaj maljustaĵoj faritaj de unuopaj judoj aŭ grupoj da judoj, aŭ malbonfaroj faritaj de ne-judoj.
  • Neado de la fakto, amplekso kaj metodoj (ekz. gaskameroj) aŭ de la intenco al la genocido de la judoj dum la Dua Mondmilito (Holokaŭsto), kiu estis farita de la nacisocialistoj en Germanio kaj iliaj adeptoj kaj kunkrimuloj.
  • Akuzoj kontraŭ la judoj kiel popolo aŭ Israelo kiel ŝtato ke ili inventis la historion pri la Holokaŭsto aŭ ke ili troigas ĝin.
  • Akuzoj kontraŭ judaj civitanoj ke ili estas pli lojalaj al Israelo, aŭ al la pretenditaj interesoj de la monda judaro, ol al la interesoj de siaj propraj nacioj.

Sekvas jen ekzemploj pri kiel la kontraŭjudismo esprimiĝas rilate al la israela ŝtato, konsiderante la pli ĝeneralan kuntekston:

  • Neado de la rajto de la juda popolo decidi pri propraj aferoj, dirante ekz. ke la nura ekesto de israela ŝtato estas rasismo.
  • Aplikado de duoblaj normoj postulante agadon de Israelo kiu ne estas atendata aŭ postulata de alia demokratia nacio.
  • La utiligado de simboloj aŭ bildoj kiuj estas ligitaj kun klasika kontraŭjudismo (ekz. asertoj ke judoj mortigis Jesuon aŭ pri ritaraj murdoj) por karakterizi Israelon aŭ israelanojn.
  • Komparoj inter la hodiaŭa israela politiko kaj la politiko de la naziistoj.
  • La sinteno ke la judoj kiel kolektivo estas respondecaj pri la agadoj de la israela ŝtato.

Kritiko kontraŭ Israelo kiu egalas al tio al kio aliaj landoj estas elmetataj povas tamen ne esti konsiderata kontraŭjudisma.

Kontraŭjudismaj agoj estas krimaj kiam la leĝo difinas ilin kiel tiajn (en certaj landoj ekz. neado de la Holokaŭsto aŭ distribuado de kontraŭjudisma materialo).

Krimaj agadoj estas kontraŭjudismaj kiam la celoj de la atakoj, senkonsidere ĉu ili estas homoj aŭ propraĵoj (konstruaĵoj, lernejoj, religiejoj, tombejoj), estas elektitaj ĉar ili estas aŭ estas perceptataj kiel judaj aŭ ligitaj al judoj.

Kontraŭjudisma diskriminacio estas neado de la ebloj de la judoj al servoj kiuj estas disponeblaj por ĉiuj, kio estas kontraŭleĝe en multaj landoj.

La dokumento troviĝas en la jenaj lingvoj:

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.