Stano Marček's articles with the keyword: lernolibroj

  • Didaktikaj materialoj por la lernolibroj de Stano Marček

    - 24 Feb 2010
    INSTRUAJ BILDOJ POR REKTMETODA INSTRUADO: 500 ilustraĵoj A5 en du praktikaj kofretoj (po 250, resp. lecionoj 1-11 kaj 12-22). La desegnaĵoj de Linda Marčeková (filino de la aŭtoro) apartenas al la kursmaterialo Esperanto per rekta metodo , verkita de Stano Marček, kaj uzeblas kun ajnlingva versio de la libro. La bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro kaj eblas helpe de ili gvidi rektmetode Esperanto-kurson por komencantoj. La samaj bildoj troveblas ne nur en la libroj mem (malgrandigitaj), sed estas aĉeteblaj ankaŭ sur KD , de kie oni povas komputile projekcii la PDF-formatajn bildojn. Jen la enhavo kaj specimenoj de la bildokolekto. MODELA ELPAROLO: La flava KD sube estas didaktika helpilo kun sonregistraĵoj en MP3-formato. Ĝi apartenas al la kursmaterialo Esperanto per rekta metodo , verkita de Stano Marček, kaj uzeblas kun ajn-lingva versio de la libro. Ĝi enhavas ĉiujn Esperantajn tekstojn de la lernolibro. La tekstojn voĉlegis en kvalita studio la aŭtoro (3 horoj). Taŭga helpilo precipe por memlernantoj kaj korespondaj kursoj (vidu: kurso.esperanto.org.au/pages/our-courses/course-level-1.php ) KD "ESPERANTO PER REKTA METODO" Sur la blua KD estas komputile projekciebla versio (en PDF-formato) de la samtitola Esperantolingva lernolibro de Stano Marček.