Reto's articles with the keyword: polico

  • flugsekureco!

    - 14 Nov 2010
    70 jara virino en Maŝado , sen pasporto, sen bileto, eniris aviadilon kiu de Maŝado flugis al Mekka ! Ŝi intencis viziti la sanktan urbon Mekka! La Saŭdarabia polico en la flughaveno konsideris ke ŝi ne havas ajnan permesilon kaj ne permesis al ŝi eniri la landon kaj oni returnigis ŝin al irano! La evento montras kiom grade estas la kontrola sistemo en la irana fluglinio kaj kiom facile eblas trapasi la sekurzonoj. Vera honto kaj skandalo! novaĵfontoj en la persa…

  • kiel kapti junulinon kiu ne observas sian hiĝabon?

    - 01 Nov 2010
    Laŭ la jen filmo - kiu okazis en Urmieh - policanoj klopodas aresti junulinon kiu laŭ ili ne bone observis sian hiĝabon. La policanoj ne kapablas aresti ŝin, amasiĝas la pasantoj kaj finfine la policanoj timitaj pro la kontraŭstaro de la junulino kaj ĉeesto de la popolo forlasas la viktimon ... fonto: http://www.youtube.com/watch?v=2E3O-Fn9jVc

  • la plej ĝenaj krimoj en irano laŭ la polico

    - 20 Oct 2010
    Policestro de Esfahan provinco diris + : "Biciklado de virinoj, kartludado en la parkoj, manpilkludado de virinoj, sketludo de virinoj kaj kantado ĉe la riverbordo de Esfahano estas la plej okulfrapaj krimoj kiujn la polico forte kontraŭstaras kaj reagas" . ------------- Bonvolu ne konsideri la supran novaĵon kiel ŝerco, tio estas amara fakto fluanta en nuna irano.

  • ĉevaloj pafitaj ...

    - 30 Jun 2010
    Je la 25-a de junio, en la limo inter Irana kaj Iraka Kurdistano , la irana polico kaptis grupon da kontraŭ leĝa komercistoj kiuj importadas varojn de Irako. La policanoj pafis al la grupo, 14 jara knabo estis mortigita kaj pli ol 20 ĉevaloj ankaŭ ... La gardistoj anstataŭ kapti, pafadis ... Kian kulpon havis tiuj ĉevaloj krom tio ke ilin homoj (mis)uzadis? La fotoj estas vere kortuŝaj. Perforto en Kurdistano pli kaj pli altiĝas.

  • sub la sunradio de somero ...

    - 30 May 2010
    Albert Camus -la franca aŭtoro - en sia fama libro " La fremdulo " priskribas scenon en kiu la ĉefa persono de la rakonto estante sub la sunradio kaj impresita de la varmega vetero sen ajna antaŭplano mortigas iun homon tutsimple. Laŭ mi Albert Camus tre bone ilustris la situacion kaj al mi tiu sceno plaĉas. En oriento kaj precipe en tiel nomumita "mez-oriento" la reakcio de la homoj estas fulme rapidaj ... eble la geografiaj cirkonstancoj influas la interhomajn rilatojn.…

  • ... ŝatus iu vekigi min de la koŝmaro ...

    - 24 Feb 2010
    La persa BBC , antaŭ hieraŭ unuan fojon prezentis dokumentitan filmo n pri la atako de la Tehrana polico al la studenta dormejo de la Tehrana universitato je la 14a de junio 2009. La filmo estis tiom ĉagreniga kaj plenkruela ke mi ne sukcesis dormi ... . Kio okazas al ni? De kie venas tiom da krueleco kaj sovaĝeco? Ki... Ne, mi ne sukcesis trovi konvinkigajn respondojn al mi ... Ĉio komenciĝas de ni mem ... i(o)uj devas ŝanĝiĝi ... multon ni devas lerni ... multon ni devas studi, eble, eb…

  • unu el sennombraj dokumentoj ...

    - 30 Dec 2009
    Foje la vortoj ne povas kunporti sentojn kaj signifojn. Pli bone mi silentu. Vidu kiom sovaĝe la polico kotraŭas la civitanojn. Se vi konas similaĵojn tra la mondo bonvolu informi min ... Por esti iom informita kio okazis kaj kial en irano bv legi ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_protestado_en_Irano_(2009) PS: similaj dokumentfilmoj plenplenas en interreto kaj nur kiel ekzemplo mi metis ĝin ĉi tie. Dankon al amikino kiu sendis ĝin al mi retpoŝte.

  • policstato en Tehrano, popola demonstrado, studenta tago!

    - 07 Dec 2009
    Ekde la mateno policanoj ĉirkaŭis la Tehranan universitaton (hodiaŭ estas studenta tago en irano!). Malgraŭ tio la studentoj antaŭe anoncis ke ili komencos la ceremoniojn je la 16-a horo la ĉirkaŭaj stratoj de Tehrano plenplenas da civitanoj kiuj intencas aliĝi al la studentaro sed la polico faris firman zonon inter la popolo kaj la universitato. Al homgrupoj la policanoj pafas gasojn kaj aere timig-intence pafadas kuglojn. Pli kruele la policanoj batas virinojn. Ekde hi…

  • 77 homoj arestitaj pro fastomanĝado en Tehrano

    - 08 Sep 2009
    La vicestro de Tehrana polico en la amaskomunikada konferenco avertis ke dum 15 tagoj de "la feliĉa monato Ramadano" 77 homoj estas arestitaj pro fastomanĝado kaj pli ol 1385 fojojn la polico aludis al la civitanoj pri ilia malobservo rilate Ramadana ceremonio kaj 444 publikaj lokoj en kiuj oni fastomanĝadis ricevis policaverton ne ripeti la aferon malkaze la polico fermos la ne observantajn restoraciojn kaj manĝaĵvendejojn.

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: 2

    - 17 Jun 2009
    1- Ekde la 15a oni okazigas "silentan manifestacion" sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj tra la lando. Tiuj manifestacioj estas sen ajna slogano, oni silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar" (Allaho estas la plej granda). Oni povas konsideri la la registaro jam pli kaj pli perdas sin memfidon. Dum la pasintaj 30 jaroj (post la revolucio) neniam tiom da popoloj p…

  • La policestro kiu mem estis malvirtra ...

    - 11 Mar 2008
    Dum la pasinta somero pli ol 100000 da virinoj en Tehrano estis avertitaj, priparolitaj, kaptitaj kaj arestitaj de islama polico rilate ilia hiĝabo ... |imagu lapolico surstrate "kaptas" vin kaj demandas pri via vestaĵo, pri ĝia koloro, mezuro, modelo, larĝeco, longeco ...| Kaj nun aperas io interesas novaĵo: La policestro de Tehrano estis pasintsemajne kaptita en iu hejmo kune kun 6 nudaj virinoj! kompreneble ne en la laŭ propagandita stilo kiun oni perforte volas de la ordinara irana popol…