Pedro Hernández's articles with the keyword: ruando

  • Vojaĝo al Ruando 7 (kaj lasta)

    - 07 Dec 2012
    Hodiaŭ (kaj morgaŭ), mi viztos la (ne multajn) vidindaĵojn de Kigali, la ĉefurbo de Ruando. Por hodiaŭ ni havas multajn celojn. Unue la memorialo pri la genocido. Dum la dekdua jarcento okazis multaj genocidoj, sed, miaoopinie, neniu tiom horora kaj harstariga kiel tiu de Ruando. Unue, ĉar dum nur tri monatoj preskaŭ unu miliono da homoj, el ĵusnaskigintoj ĝis maljunuloj, estis sovaĝe murditaj per tranĉilegoj, bastonoj, pafiloj... Due, ĉar ne temis pri iu konkreta armeo aŭ organizita grupo, sed…

  • Vojaĝo al Ruando 6

    - 06 Dec 2012
    Pli normala horo por vojaĝi. Je la oka atendas min mia gvidanto, ĉi foje por veturi sudokcidenten, al Butare, kultura ĉefurbo de Ruando, kaj poste al Nyanza, la sidejo de la Ruandaj reĝoj ĝis la proklamo de la respubliko en 1961, guste antaŭ la sendependiĝo de la lando. Survoje denove konstantaj piedirantoj sur la flankaj vojoj de la ŝoseo. Se oni bezonas pisi dum la veturado, trovi senhoman lokon estos vera problemego!. La beleco de la pejzaĝo ne ĉesas mirigi min. Bananarbaroj, kampoj da rizo,…

  • Vojaĝo al Ruando 5

    - 04 Dec 2012
    Denove vekiĝego, je la kvara kaj duono atendos min la veturilo. Ĉi foje mi iras orienten, al la Akagera Nacia Parko, kiu okupas preskaŭ dekonon de la lando, la plej orientan parton. Ni ekiras sekvante la ŝoseon al la flughaveno. Survoje ni vidas la plej tipan bildon de Kigali: centoj, miloj da lumetoj de la domoj konstruitaj sur la deklivoj de la montentoj kiuj ĉirkaŭas la ĉefurbon. Tute trafe, la lando konatas kiel "La Lando de la Mil Montetoj". La stratoj ne estas tiom plenplenaj da homoj kie…

  • Vojaĝo al Ruando 4

    - 03 Dec 2012
    Frumatena malavara matenmanĝo, ĉi-foje je la kvara matene, ĉar je la kvara kaj duono, Jack, mia gvidanto, prenos min per granda veturilo por viziti la nacia parko de la vulkanoj. Nia celo estas viziti la orajn simiojn, apud la landlimo kun Ugando kaj kongolando. Ankoraŭ ne estas la kvina matene, tamen la urbo jam svarmas de homoj kiuj venas por porti varojn kaj manĝaĵojn en inmensaj pakaĵoj sur iliaj kapoj. Venas el ĉiuj direktoj, aperas nokte en la randoj de la soseo kiel senfinaj vicoj da hom…

  • Vojaĝo al Ruando 3

    - 02 Dec 2012
    La oka kaj duono vespere. Laca, ĉefe pro la alteco de la lando. Denove en la balkono de la hoteleto cirkaŭita de suspektindaj kuloj. Matene mi havis la kutiman malavaregan matenmangon, kiu preskaŭ solvas mian tuttagan bezonon. Dum mi matenmanĝas, denove observas kaj komencas foti la libelojn kaj la birdojn. tagmeze, ni havas ekskurson al nekredeble bela lago Muhaze, oriente de la lando, kie mi gustumas tilapan, la tipan fiŝon de la lagoj de Centra Afriko (bongustega!). kaj la lokan kokidaĵon, mu…

  • Vojaĝo al Ruando 2

    - 01 Dec 2012
    Mi ne eraris, banano ne mankis por la matenmanĝo. Mi manĝis en belega kolonieca balkono de la hoteleto. Amasmanĝado, vere la laborantoj ĉi tie dorlotegas min :), Dum mi matenmanĝas mi unue rigardas Afrikon tage. Kvankam la centro de Kigali troviĝas kvin minutojn piedir for, tamen la naturo kvazaŭ eksplodas ĉirkaŭe: ĉie verdas, mirindaj plantoj, fojfoje grupoj da nekonataj, belaj birdetoj flugas de unu arbo al la alia kaj dum iom da tempo mi sekvas la flugon de nekredeble granda libelo. La para…

  • Vojaĝo al Ruando 1

    - 01 Dec 2012
    Vojaĝo al Ruando (1) Longeeega vojaĝo. Hodiaŭ je la 03,30 matene mi iris al la flughaveno, pli ol du horoj por Amsterdamo, kaj poste naŭ horojn por atingi Kigali. Mi atingis la Ruandan ĉefurbon je la sepa kaj duono (en Madrido unu horon malpli), La flughaveno estas malgrandeta, kaj oni iras piede el la aviadilo ĝis la terminalo. Ĉio iras rapide, ricevi la vizon, preni la valizon... kaj tie oni jam atendas min. Survoje ni haltas por aĉeti kaj manĝi bongustegajn samosa. Oni ne povas ne mem…