MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...

  • BV APOGI LA PROPONON DE PUBLIKA BIBLIOTEKO SPECIALIGITA PRI ESPERANTO

    - 28 Sep 2010
    JOAN INGLADA petas al ĉiu, ke ni apogu sian proponon de Publika Biblioteko specialigita pri ESPERANTO en Katalunio. Bonvolu legi lian blogartikolon kaj helpi lin disvastigi la informadon. Jen la ligilo :

  • ESPERANTO : Multajn interretajn (podkastajn) radioelsendojn / Listo de ANĈJO...

    - 28 May 2010
    Interretajn (podkastajn) radioelsendojn en Esperanto oni povas trovi sur la jenaj retpaĝoj:

  • JEN MIA PLEJ NOVA VERSIO (traduko) : "TRISTAS JA VENECI' " de Charles AZNAVOUR

    - 06 May 2010
    Karaj geamikoj kaj legontoj, Por respondi al demando de amikino, mi provis traduki la francan kanzonon de Charles AZNAVOUR " Que c'est triste Venise". La originalan tekston skribis la franca verkistino kaj aktorino Françoise DORIN en 1965. http://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7oise_Dorin Mi petas vian indulgon... Mi tute ne estas poeto kaj bedaŭras povi al la originala teksto rehavi nek sian sonorecon kun rimoj nek sian ritmon de ses silaboj, sed precipe sian signifon - tamen mi kiel eble plej konservis la eblecon "kanti" ĝin esperante. Mi tre dankas al TJERI , kiu proponis pli taŭgan titolon. Jen la nova versio kun pli bona traduko. (Hodiaŭ - la 6an de majo - dank'al la taŭga propono de VEJDO, jen nova versio kun alia titolo!) Ne hezitu aldoni viajn komentojn aŭ/kaj proponojn por plibonigi tiun ĉi tradukon. DANKEGON !!!

  • TRADUKO : "NOKTO KAJ NEBULO" (kanzono de Jean FERRAT)

    - 28 Mar 2010
    Jen mia traduko de la kanzono "NUIT ET BROUILLARD" de Jean FERRAT, kiu forpasis la 13an de marto. La teksto temas pri la "Holokaŭsto" (="Shoah") dum la dua mondmilito, kiu kaŭzis la amasmurdon de milionoj da homoj : ĉirkaŭ ses milionoj da Judoj, sed ankaŭ multe da Ciganoj, samseksemuloj, handikapuloj..., eĉ esperantistoj. Estas tute ne kutime elvoki tiun gravan eventon en kanzono, sed Jean FERRAT, kies patro mortis en Aŭŝvico, skribis tiun tekston kaj kantis ĝin ĉar li deziras, ke neniu forgesu... Ĉu vi deziras aŭskulti la francan kanzonon, jen la ligilo : https://www.ipernity.com/doc/mike59/7640572 Mi bedaŭras esti nek poeto nek sperta esperantisto... Dankegon pro via indulgo sed ankaŭ viaj komentoj, viaj konsiloj ... kaj via eventuala helpo por korekti miajn erarojn!!!

  • LEGINDEGA BLOGO !!!

    - 03 Jan 2010
    Mi tutkore invitas vin viziti kaj reviziti, legi kaj relegi la mirindan laboron de nia amiko NOEL LECOMTE, kiu de pluraj monatoj tradukas por ĉiuj ni verkojn de la famkonata franca verkisto ALPHONSE DAUDET (1840 - 1897) ... kaj aliajn tre belajn tekstojn!

  • "La Gloro de mia Patro" laŭ Marcel PAGNOL ("La Gloire de mon Père " d'après Marcel Pagnol)

    - 20 Nov 2009
    Un livre de souvenirs d'enfance plein de fraîcheur que je viens de terminer... En voici une adaptation très fidèle pour le cinéma, magnifiquement réalisée et interprétée ! A voir et à revoir absolument ! Ĉu vi povas kompreni iom da franca, jen prezento de belega kino-adapto pri la rava libro, kiun mi ĵus legis: "La Gloro de mia Patro". Ĝi temas pri memoroj de la infanaĝo de Marcel Pagnol, bonega franca verkisto (1895-1974). http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Pagnol La juna Marcel enamiĝas de la provenca monteto, kie siaj gepatroj luas domon dum la somerferioj... Tiam li renkontas sian novan amikon Lili;... kaj li helpas sian mallertan patron dum lia unua ĉasado! Malkovru la mirindajn pejzaĝojn je kelkaj kilometroj de Marseljo sub la varma suno de la Provenco... (apud la urbeto Aubagne) kaj aŭskultu la cikadojn kanti same kiel kantas la voĉtono de la sudaj loĝantoj... Retrovu la infanaĝan magion kaj ... la vantemon de la ĉasistoj!

  • NOVAĴOJ DE "VINILKOSMO" : KANZONOJ, MUZIKO KAJ VIDEO...

    - 22 Oct 2009
    Informletero de Vinilkosmo n-ro 25 pri aktualaj esperanto-muzikoj ( vidu ankaŭ http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=25&lge=e ) JEN LA ESPERANTA VERSIO DE LA LASTA LETERO DE "VINILKOSMO". DANKEGON AL FLO!!!

  • jOmO KANTAS "JEN NIA MONDO"

    - 04 Oct 2009
    Giornata Europea delle Lingue svoltasi a Chiavari il 26 settembre 2009 jOmO estas vere mirinda kantisto, ĉu ne? Oni povas aĉeti lian KD-ojn ĉe VINILKOSMO : https://www.ipernity.com/home/vinilkosmo

  • "IN THE HEAT OF THE NIGHT" ("En la nokta varmo") / "Dans la chaleur de la nuit"

    - 26 Sep 2009
    Mirinda filmo de Norman Jewison (1967) kun Sydney Poitier kaj Rod Steiger. Ĝi estis premita per la "Oskaro" kaj la "Ora Globo" de la plej bona filmo. Quincy Jones komponis la kanzonon, kiun Ray Charles belege kantas.

  • ANTON DVORAK - SLAVA DANSO / DANSE SLAVE N°1 (Seiji OZAWA & WIENER PHILARMONIKER)

    - 05 Sep 2009
    Vi certe konas la "Nova Mondo Simfonio"-n de Anton Dvorak sed jen unu malpli konata el liaj verkoj, kiun mi tre ŝatas... kaj dezirus malkovrigi al vi! Vous connaissez certainement la "Symphonie du Nouveau Monde" d'Anton Dvorak mais voici une autre de ses oeuvres moins connue qui me plaît beaucoup... et que je voudrais vous faire découvrir ! You certainly know the "New World Symphony" from Anton Dvorak but here's another of his less famous works which I really like ... and would love to share with you!

  • ANJO MIRINDE KANTAS ESPERANTE : "AVE MARIA" DE BACH/ GOUNOD

    - 08 Jul 2009
    ANJO tre amike permesis al mi aldoni sian mirindan interpretadon en esperanto de la belega kanto verkita de Charles GOUNOD (1818-1893) sed derivita el la unua preludo el "Das Wohlemperierte Klavier" de JS BACH (1685-1750). GRATULON kaj DANKEGON tre kara ANJO!!! Elkovri aliajn tre belajn interpretadojn de ANJO : https://www.ipernity.com/home/anjo">https://www.ipernity.com/home/anjo</a

  • NI HELPU AL EDUKADO.NET KAJ KATALYN KOVATS

    - 18 Jun 2009
    Ekde la 22an de majo, nia Amikino (ĉe Ipernity) KATALYN KOVATS ekis kampanjon por savi la retejon EDUKADO.NET, kies ŝi estas la redaktorino. Jen retletero, kiun mi ĵus ricevis... DANKEGON pro via helpo!

  • NIA KOMUNA E-LIBREJO... NOVA ALDONO... BV ALŜUTI ...

    - 16 Mar 2009
    Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero... Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!! Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!! https://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 https://www.ipernity.com/doc/deodaro/album

  • MIA TRADUKO : POEMO DE VERLAINE ...

    - 04 Feb 2009
    Mi provis traduki la famkonatan poemon de VERLAINE al ESPERANTO... Bedaŭrinde estas mi nek tre bona esperantisto nek... tre bona poeto!!! Do bonvolu pardoni miajn erarojn (eble eĉ korekti ilin!) kaj - kompreneble - la multe malpli bonan valoron de la traduko ol tiu de la mirlaboro de Paul VERLAINE ! Ĉefe mi provis esprimi esperante kaj fidele plejeble la francan signifon de la originalaj versoj. Tamen mi ankaŭ klopodis konservi regulan ritmon sed la sessilabo-versoj iĝas oksilaboj en mia traduko. Neankaŭ la rimoj havas saman ordon. Malfacila laboro... Sed ni ne forgesu, ke VERLAINE diris pri sia poezio "De la Musique avant toute chose!" ( "Muziko antaŭ tutaĵo! ")... Mi esperas, ke tamen la traduko iom plaĉos al vi!

  • 35 000 VIZITOJ!!! - 35 000 VISITES!!! - 35 000 VISITS ..... DANKON! MERCI! THANK YOU!

    - 17 Jan 2009
    TUTKORE MI DANKEGAS VIN PRO VIA MIRINDA AMIKECO !!! DE TOUT COEUR JE VOUS REMERCIE BEAUCOUP POUR VOTRE ADMIRABLE AMITIE !!! WITH ALL MY HEART I THANK YOU VERY MUCH FOR YOUR WONDERFUL FRIENDSHIP !!! ICH HERZLICH DANKE EUCH SEHR FÜR EURE WUNDERSCHÖNE FREUNDSCHAFT !!! DE TODO CORAZON OS AGRADEZCO MUCHO POR VUESTRA MARAVILLOSA AMISTAD !!! CON TUTTO IL CUORE VOI RINGRAZIO MOLTO DI LA VOSTRA MERAVIGLIOSA AMICIZIA !!! VAN HARTE BEDANKJE IK VOOR JULLIE WOND…

  • BV VOĈDONI RAPIDEGE POR ESPERANTO!!! LASTA TAGO....!!!!

    - 15 Jan 2009
    Nur la unuaj dek ideoj estos prezentataj al la nova usono Prezidento OBAMA! ESPERANTO estas la 25-a !!! Se vi ankoraŭ ne voĉdonis bonvolu fari tion hodiaŭ... Kaj ĉefe ne hezitu disdonigi la informaĵo!!! DANKEGON PRO NIA BELA LINGVO!!!!!!

  • PACAN NOVAN JARON 2009 !!!

    - 30 Dec 2008
    Tutkore mi deziras al ĉiuj miaj karaj geamikoj ĉe Ipernity BONEGAN NOVAN JARON 2009!!! BONAN SANON, PACON, AMIKECON, AMON, SUKCESON kaj FELIĈECON al vi kaj al via familio!!! A tous mes chers amis et amies d'Ipernity, je souhaite de tout coeur UNE TRES BONNE NOUVELLE ANNEE 2009!!! SANTE, PAIX, AMITIE, AMOUR, SUCCES et BONHEUR pour vous et votre famille!!! To all my dear friends on Ipernity I heartly wish a VERY HAPPY NEW YEAR 2009!!! HEALTH, PEACE, FRIENDSHIP, LOVE, SUCCESS and HAPPINESS for you and your family!!!

  • TRADUKO de la kanzono "Le Plat Pays" en ESPERANTO

    - 02 Nov 2008
    Mi provis traduki la famkonatan kanzonon de Jacques Brel "Le Plat Pays"... Malfacila laboro... eĉ pretendema por komencinto kiel mi... Bonvolu pardoni miajn erarojn kaj mallertaĵojn... Ĉar mi estas nek naturdotita poeto nek sperta esperantisto, mi tradukis preskaŭ "vorto por vorto" sen rimoj kaj sen versfaradaj reguloj, sed mi tamen provis respekti la ritmon de la mirinda kanto... Anticipe mi dankegas vin pro viajn korektadojn kaj konsilojn ĉar mi deziras plibonigi mian scipovon en esperanto.

180 articles in total