A Giridhar RAO's articles with the keyword: literaturo

  • Ankit Chadha - Rakontisto

    - 11 May 2018
    Ankit Chadha
    Mortis hieraŭ la juna rakontisto Ankit Chadha. Tiu 30-jarulo estis konata kiel unu el la modernaj revigligantoj de la urdua tradicio de rakontado "Daastaangoi" (pli en la angla ). La rakontisto ("Daastaango") prenas tradician legendon, miton aŭ epopeon kaj prezentas ĝin taŭge al sia propra epoko, aktualigante ĝin diversmaniere, kaj stile kaj enhave. Ekzemple, en tiu ĉi 4-minuta rakontado hindustana, " Amrakonto de bovin-protektanto " ( Love story of a Gaurakshak ), Ankit prezentas belan, satira…

  • Fabelo por interlingva dialogo

    - 18 Sep 2017
    ngugi
    Jen interesa projekto pri la multlingvismo! La konata kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong’o verkis fabelon en la kikuja , " La vertikala revolucio: Aŭ kial homoj marŝas dupiede ". (Tio estas mia esperantigo de la titolo de la angligo kiun faris Ngũgĩ mem.) Kenja verkista grupo, Jalada ("Kovrilo" en la svahila, laŭ Google Translate ) ne nur eldonis la fabelon en la kikuja, sed ankaŭ eldonas tradukaĵojn -- 68 da ĝis nun! (Kelkajn, inkluzive la originalan kikujan, vi povas ankaŭ aŭskulti.)…

  • La 'urdua' estas variaĵo de la 'hindia'

    - 25 Mar 2008
    "Oni ŝajne ekuzis la urduan kiel nomon de lingvo kiam la populara formo kiu nomiĝis "Hindi/Hindvi" evoluiĝis en malnaivan lingvon kun literatura potencialo." Tiel argumentas Mehr Afshan Farooqi [faruki] en lastatempa anglalingva eseo " The 'Hindi' of the 'Urdu' ". Li opinias, ke la etimologio de la vorto 'urdu', kiu signifas en la turka 'armean tendaron', "kotigas la lenson de la historiografio", ĉar tiu etimologio naskis la miton, ke la lingvo efektive naskiĝis en tiuj tendaroj de…