Bernardo's articles with the keyword: angla

  • Rhodes rete - Jozefo kaj la akvovendisto

    - 15 Jul 2011
    La vortaro angla-esperanta de Joseph Rhodes fine estas rete konsultebla . Aperinta en 1908, ĝi malfermis la serion de la antaŭmilitaj grandaj vortaroj. Tre detala por la epoko unuflanke, surprize "moderna", sed ankaŭ kortuŝe deknaŭ-jarcenta aliflanke ...

  • Butlero, literon D, bonvolu!

    - 12 Feb 2011
    La vortaro Esperanto-angla de M.C. Butler de 1967 nun estas disponebla kiel komputile traserĉebla pdf. Kiel oni povus modernigi ĝin? Mi faris provon per peceto el litero D ...

  • Elŝutebla Butlero

    - 10 Feb 2011
    La "plej bona angla Esperanto-vortaro" (John Wells en 1967 pri la samjara vortaro de Butler) fine estas senkoste elŝutebla kaj perkomputile traserĉebla . Saĝe uzu ĝin. ...

  • Wells-listoj anoncitaj por marto 2010

    - 07 Jan 2010
    La eldonejo Mondial (Novjorko) intertempe anoncis la aperon de la "Konciza Vortaro" de John C. Wells por la 1-a de marto 2010 kaj invitas al "draste rabatitaj" antaŭmendoj ĝis la 28-a de februaro (19,95 eŭrojn anstataŭ la posta regula prezo de 33,95 por la eldono kun mola kovrilo). ...

  • Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono

    - 19 Jul 2009
    Ailanto dankinde atentigis pri skanaĵo de „ The American Esperanto Book “, Ĉikago 1907, en la publika retejo archives.org. Temas pri lernolibro de la redaktinto de Amerika Esperantisto , Arthur Baker (1877-1973), kun ampleksa dudirekta vortaro angla-Esperanto-angla - fascina laborejo de frua esperanta leksikografio.

  • Nova "skandalo": John „the List“ Wells pondas vort-trafojn

    - 06 Jul 2009
    La Pevaĉ’ malkovris novan „skandalon“ PIV-an, stumblas pri la germana kaj pro tio erar-vagas en la lando de fantazio. Plia bizara amuzaĵeto, kiu ne estus menciinda, se ne aŭtorus ĝin Lia Eminenta Moŝtulo, la Prezidanto de la Akademio de Esperanto (LEMPA).

  • Amuza, bizara, giganta: la lernolibro de Benson de 1932

    - 25 May 2009
    Unu el la plej ampleksaj lernolibroj de Esperanto kaj certe la plej riĉe ilustrita estas tiu de William S. Benson, "Universala Esperanto-Metodo", Newark, New Jersey (Usono) 1932, 559 p. Ĝis antaŭ nelonge ĝi estas sekreta konsilo inter libro-amantoj, "a must have" (nepra havindaĵo). Nun Vaughn Seward kaj lia patro skanis la tuton por vi. Danku lian laboregon per foja alklako, plonĝu en la usonan mondon de la 1920-aj kaj simple amuziĝu. But take care: Nothing for the timid or shy!

  • Rekorda nano - la Edinburgh-poŝvortaro de Esperanto 1915-1969

    - 01 May 2009
    Esperanto-vortaroj de disvastigitaj lingvoj kutime gvidas la uzantojn dum ĉirkaŭ unu generacio (ĉ. 25 ĝis 30 jaroj). Sed ekzistas esceptoj. La eble plej interesa estas la Edinburgh-poŝvortaro, aperinta unuafoje dum la vivo-tempo de Zamenhof kaj laste represita en la epoko de la 1968-revolto. Rekorda nano mirinda - kaj eĉ en 2009 ankoraŭ interesa ...

  • Vortlistoj de Wells bone progresas

    - 15 May 2009
    Kiel konate John Wells nuntempe revizias siajn vortlistojn Esperanto-anglan kaj angla-Esperanton de 1969 (vd. la foton ), kutime iom erarige nomitajn "Konciza Vortaro". Pri la progreso kaj defioj de la laboro li informas per blogo , kiu enhavas multjan ĝenerale interesajn leksigrafiajn demandojn kaj diskuton kutime subnivelan.