Group: Zamenhof amikaro


Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof


Pavla Dvořáková
15 Dec 2010 - 1 101 visits- Permalink   |   Translate title into English

Omaĝe al la naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof mi kompilis retligilaron, kiu helpas pli rapide trovi informfontojn pri lia vivo kaj verkaro. Ne temas nur pri artikoloj kaj skanitaj kaj elŝuteblaj elektronikaj libroj, sed ankaŭ pri fotogalerioj, kantoj, videofilmetoj k.t.p. Ne mankas ankaŭ aŭtentika registraĵo de lia voĉo kaj mallonga filmregistraĵo de lia prezentiĝo dum la UKo en Barcelono en 1909. La listo troveblas en la ĈEA-retejo http://www.esperanto.cz - rubriko Aktualaĵoj - vidu http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html. Espereble ĝi estos plu kompletigata kun helpo de vi, la uzantoj! Rimarkojn kaj novajn informojn bv. sendi al komputado(ĉe)esperanto.cz.
Antaŭdankon! Pavla

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)