Group: Socialismo
La internacia, ĉu ĝi perdis sian signifon
By
Jakvo
|
Kiam mi estis juna, kaj pli ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam aŭdiĝis "La Internacio", homoj ekstaris el respekto por la signifo de la vortoj, la signifo de la kanto en sino de la laborista lukto.
Antaŭ tago mi spektis filmon, homoj kantas La Internacio-n, sed neniu ekstaris. Mirigas min kaj ankaŭ iom maltrankviligas min. Ĉu mi maljuniĝas kaj ĉu mi eraras ke respekto por la plej grava laborista kanto estas nur simpla bagatelo por aliaj homoj, kvazaŭ oni kantas iun nacian himnon?
Ĉu la Internacio perdis vere sian signifon kaj ĉu, kiam oni kantas ĝin, homoj agadas kvazaŭ estas iu folklora kanto kiu amuziĝas?
Estas strange, sed kiam mi aŭdas La internacio-n, mi daŭre havas anserhaŭton, mi daŭre sentas min parto de grupo kiu luktis por havi siajn rajtojn.
Por mi La internacio ne estas iu kanteto kiun oni kantas por amuziĝi, sed la vortoj daŭre tuŝas min rekte en koro.
En la mondon venos nova sento, diras la mi nenion, sed Leviĝu el mizer dronanta restas la kanto de tiuj grupi al kiu mi apartenas, la laboristoj socialistoj.
Antaŭ tago mi spektis filmon, homoj kantas La Internacio-n, sed neniu ekstaris. Mirigas min kaj ankaŭ iom maltrankviligas min. Ĉu mi maljuniĝas kaj ĉu mi eraras ke respekto por la plej grava laborista kanto estas nur simpla bagatelo por aliaj homoj, kvazaŭ oni kantas iun nacian himnon?
Ĉu la Internacio perdis vere sian signifon kaj ĉu, kiam oni kantas ĝin, homoj agadas kvazaŭ estas iu folklora kanto kiu amuziĝas?
Estas strange, sed kiam mi aŭdas La internacio-n, mi daŭre havas anserhaŭton, mi daŭre sentas min parto de grupo kiu luktis por havi siajn rajtojn.
Por mi La internacio ne estas iu kanteto kiun oni kantas por amuziĝi, sed la vortoj daŭre tuŝas min rekte en koro.
En la mondon venos nova sento, diras la mi nenion, sed Leviĝu el mizer dronanta restas la kanto de tiuj grupi al kiu mi apartenas, la laboristoj socialistoj.
You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Por mi La Internacio ne havas ion komunan kun la Rusa revolucio kiu estis malsukcesa jam dum tempo de Lenin, sed la kanto de la revolucio de la laboristaro.
Plaĉas tamen la traduko en Esperanto de la ruso J. Zilberfarb. Jen ĝi
eo.wikisource.org/wiki/La_Internacio
la dua traduko estas laŭ mia scio (mi povas erari do korektu min se necesas) la teksto de la Rusa Internacio.
La Belga Komunista Partio rompis ĉiujn ligojn kun la Rusa komunismo post 1956. Bedaŭrinde ek de tiam la partio ankaŭ perdis amason da membroj, kiu nur montras ke homoj pli ŝatas la krima gvidanto ol la ideo. Mi ĉiam havis aman/malaman senton pri komunismo. Mi ŝategis la diskutojn siatempe en sino de la komunsita partio (sekcio Antverpeno), sed kiam oni komencas bleki pri la sankta Marx kaj la "gvidantoj" Lenin, Stalin, ktp, ktp mi forkuris.
Aliflanke ni havas en Belgio la "Partio de la laboro", kiu en komenca periodo estis propaganda grupo pri Maŭ (imagu ke tio eblas) dum la jaroj ĝi evoluis al pli aŭtenta komunismo kaj nun ĝi donas al mi eblon voĉdoni en la dezerto de dekstraj ĝis ekstremdekstraj partioj kiuj restas en Belgio.
Dum la Unua de Majo, la social-demokratoj kutime kantas La Internacio kaj tiam ili tenas rozon en mano. Sed, kaj tio frapas min ĉiam, ili unue lasas forigi la dornojn de la tigo. Ili ja volas havi la belecon de la laboristaro sed ne plu volas senti la doloron de la batalo pri kiu ili scias nenion plu.
Vi havas nur vortojn de aliaj, unutendencajn. Vi certe scias kio estas lukti en eta angulo kun nur kelkaj kiuj faras nenion krom babili.
Mi ĉiam luktis por komunaj aferoj ne por la unutendenca afero de iu politika grupo. Laboristoj, sed tion vi neniam sukcesas kompreni , ne estas politika grupo. Vi eĉ ne komprenas en via totalisma penso kio estas libereco de homoj. Legu iom pli en La Kapitalo kaj endormiĝu.
La anarki-individuista filozofo Henri Ner.skribis responde al la frazo 'Kion vi, komprenas per la nomo individuismo'? Per individuismo mi nomas la moralan doktrinon, kiu sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco".
Individua penso ne signifas ke iu izoliĝas, sed ofte ke li pensas memstare. Ke li aŭ ŝi ne bezonas tabernaklon antaŭ kiu li aŭ ŝi devas surgenui.
Kial mi skribas tion? Vi iu ajn restas kaptita en via unutendenca penso, en via doktrino. La vortoj estas perditaj. Kial mi fakte restas en ĉi tiu diskutejo? Ĝi ne rilatas pri socialismo sed pri doktrino de Levi.
Kiam mi diras ke nun komunistoj regas SAT kaj ke ili detruas la asocion ne estas klaĉo sed reala fakto. Daŭrigu mensogi kaj mi daŭrigas defefendi min. La komunistoj forpŭis min el SAT kaj vi subtenis tion plene aŭ ankaŭ eblas. Vi ne plu scias kion vi faras???
Vi estas la persono kune kun via familio kiu detruas SAT. La Internacio vi eĉ ne komprenis laŭ via agado kaj konduto. Vi apartenas al la totalisma flanko de la franca komunismo. Ĉu vi nun estas tute kontenta aŭ ĉu vi volas daŭrigi. Sankta Petro la granda, jes estas vi ĉu bone?
En socialismo ne okazu mortpunoj sed jes dum la regado de la memdeklaritaj komunistoj el Orienta Eŭropo, dum la tempo de Stalin, Maŭ Pol Pott ktp, ktp, ktp. Ni nepre ne forgesu tion kaj nepre ni malakceptu ke tiuj homoj uzu la vorton en ilia buŝo.
Interesa; Pete diris ke klasbatalo nur ekzistas kiam la homoj luktas por iliaj rajtoj. Sloganoj kaj eternaj diskutoj pri la sekso de anĝelo li ne koncideris parton de la batalo :-)
Mi esperas ke vi kapablas la anglan, la lingvo en kiu Seegers kantas. Nepre aŭskultu al li kaj vi komprenas ke via diro pri sloganoj estas stulta diro.
Seegers forlasis komunistan partion kiam li komprenas la farco kiu okazis en la Orientaj Eŭropaj landoj kie regis diktatoroj kaj lakeoj de diktatoroj kiuj subpremis la laboristojn kaj intelektulojn.
Mi opinias ke homoj kiel Pete Seegers kaj Woodie Gutrie fortege kontribuis al la konsciigo de la laboristaro, multe pli ol komunistaj partioj aŭ tiel nomataj laboristaj asocioj en Esperantio
Vi klare ne konas Pete Seeger. Vi estas membro de UEA sed tio ne signifas ke vi estas reakciulo. Tamen vi estas reakciulo pro via ligiteco al reakcia politika partio kiu volas teni homojn en antaŭa jarcento.