Group: Socialismo
Ĉu socialisma estu monda, aŭ ne esti
By
Jakvo
|
Ĉu socialismo povas nur ekzisti kiam ĝi estu monda? Ĉu socialismo povas esti metita en manoj de partipolitiko, aŭ ĉu ĝi devas esti filozofa temo per kiu oni, pere de retoriko kaj dialogo klopodas proksimiĝi al pli socialisma, pli sociala mondo?
Ĉu mi erare pensas ke socialismo estas fi-uzata de partipolitiko, kiu adaptas ĝin al propra favoro?
Ĉu, kaj tio estas demando kiun iam brita kamarado faris, sukcesa entreprenisto - kiu havas dungitojn - povas esti socialisto? (miksado de "klasoj" do?)
Mi ne parolas pri socialismo kiel partipolitika koncepto sed kiel ideologio.
Ĉu mi erare pensas ke socialismo estas fi-uzata de partipolitiko, kiu adaptas ĝin al propra favoro?
Ĉu, kaj tio estas demando kiun iam brita kamarado faris, sukcesa entreprenisto - kiu havas dungitojn - povas esti socialisto? (miksado de "klasoj" do?)
Mi ne parolas pri socialismo kiel partipolitika koncepto sed kiel ideologio.
You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Socialismo ne povas efekitivi kiam ni restas dividitaj en la diversaj tendecoj kiuj socialismo nun havas.
Socialismo ne povas efektivigi tiel longe ke homoj pensas ke ni devas esti malriĉaj mizeruloj kiuj grumblas kontraŭ tiuj, kiuj sukcesas krei pli bonan socialan vivon. Ĝi ankaŭ ne povas sukcesi kiam ni ĉiuj sammaniere vestiĝas aŭ baziĝas socialismo je sloganoj kaj flirtigado de flagoj. Estas sufiĉe da ekzemploj de veraj socialistoj kiuj sukcesas en la socio, sen ke ili submetigu sin al la mizeruloj kaj sloganistoj.
Socialismo oni atingu pere de konsciigo de la homoj pri iliaj rajtoj kaj devoj.
Socialismo estu sennacia aŭ ne estos.
SAT nun estas plene en manoj de komunistoj totalistoj, ĉu vi daŭre ne kontentas ke vi kun viaj nepoj forpelis laboristojn el asocio de Lanti?
Kiom da membroj SAT perdis ĉar la totalistoj ne kuraĝis eniri diskuton kun defendanto de la nuna ekstrema politika sistemo de Hungario?
Lavu vian buŝon sinjoro komunisto
Vi estas la plej malbona propagandisto de SAT simple ĉar vi ne kapablas pensi kiel laboristo sed ĉiam pensas kiel komunisto. SAT aŭtente ne estis komunista asocio, nun ĝi estas regata de komunistoj kaj vi bone scias tion kaj subtenas tion. Vi helpas detrui la ideon de Lanti.
Komunistoj kiel vi ĉiam sentas sin subpremataj, kaj sentas la mizeron. Vi ne agadas sed nur teoriumas kaj klopodas ridindigi aliajn homojn kiuj ne parkeras "La Kapitalo". Laboristo ne teoriumas sed agadas. Ili ne havas tempon por bŭŝnuri homojn ĉar ili agadas. La komunistoj en SAT malebligis agadojn. Tio estas mia sperto kaj tial mi devis forlasis asocion nun plene en manoj de komunistoj totalistoj kiel Vito Markov , via nepo kiun vi kun entuziasmo subtenis.