Group: Socialismo
Kial komunistoj malamas Socialismon
By
Jakvo
|
En Facebook, aperis interesa teksto kiu direktas al sekva ligo
eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Stepanovi%C4%89_%C4%88a%C4%A5otin
Mi neniam havis multe da informo pri la "Fera Fronto" Bedaŭrinde. Sed nu jes kion mi ne jam lernis mi daŭre povas lerni.
La gvidantoj de Fera Fronto nomas komunismo, maldemokrata kaj evidente ili pravas. Strange estas nur ke la komunistoj pensas ke ili estas la fondintoj de la demokrata pensmaniero. Facilanime ili forgesas ke komunismo forprenas de homoj ĉiun formon de libereco. Nur la kolektivo - gvidata per fera mano (kaj gulagoj) havas valoron. La individua libereco estas forprenita, ĉiu formo de iniciativo estas malpermesita. Homoj iĝu pupoj en teatro de maltoleremo aŭ suferu en gulagoj.
Komunismo kaj atestantoj de Jehovo estas preskaŭ same strukturita. "Kiam vi eniras nian lokon, vi fordonu al ni vian cerbon ĉar memstara pensado estas malpermesata" Post tio la komunistoj ĉasas al pensantaj homoj por fropreni de ili la liberecon de penso kaj parolo.
Mi nepre devas studi pli pri Fera Fronto.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Iu ajn politika sistemo kiu ne permesas liberecon de paroli kaj pensi estas sistemo malhumana kaj pro tio malbona. Ĉiu sistemo kiu malpermesas liberecon de esprimo perfortas la homajn rajtojn (diras Amnestio Internacia kaj mi subtenas tion).
Al socialismo ni strebu kaj eblas diskuti pri ĝia aplikado kaj estonto. Sed la komunismo kiel ĝi ĝis nun estas aplikata estas same kruela aŭ eĉ pli kruela ol la nazia sistemo de Hitler . Tio estas la granda honoro al la Germanoj, ke ili akceptas kaj konfesis ke ili faris gravajn erarojn- almenaŭ tiuj kiuj subtenis naziismon. Bedaŭrinde la komunistoj restas ĉe iliaj sloganoj kaj malnovaj vortoj kiu alvokas ĉe suferantoj de tiu sistemo nur ĉagrenon.
Michel Duc sukcesis transpreni la stilon de Camus kaj per tio li prezentis verkon kiun ĉiuj nepre devas legi.
Mi guglis al Camus, sed la solaj verkoj kiuj estas esperantigitaj estas La fremdulo, La justulo (tetraĵo) kaj teksto de mia amiko Djemil Kessous kies patro estis dum jaroj amiko de Camus. En laborĉambro de Djemil troviĝas bela foto de Camus, la patro de Djemil kaj Djemil kiel juna knabo.
Ĉu iam mi defendis kapitalismon?
Kiam libereco de esprimo por vi estas slogano, eble la komunistoj el Francio pensas same kiel vi kaj tiam mi komprenas kiel la Markovo/Levi klano konsideris normalan ke la plej juna Vito simple buŝsnuris min.
Mi sekvas rezonadon de Tonkin. Eŭropo ne respondecas pri morto de homoj sed la sistemo kiun ĝi defendas.
La malsameco inter la franca milito en Vietnamio kaj la murdo de milionoj da homoj en Ruslando kaj aliaj "komunistaj ŝtatoj" ne estas komparebla.
Mi ne defendas Usonon, sed la belga ŝtatsekureco registris min kiel anarĥiisto kaj jes antaŭ multaj jaroj mi havi skelkajn malfacilojn pri tio. Sed mi iroas kie ajn mi volas kaj kiam mi volas. Neniu sendas min al laborkampo por mia opinio. Mi povas laŭte klarigi ke la reĝo de Belgio estas idioto sen ke iu faras al mi malbonon.
Legu "7000 tagoj en Siberio" kaj komprenu kial ĉiu normala homo forte kaj ege kritikas la komunismon de la orientaj landoj. Jam Lanti kiun la nuna SAT-anoj plene forgesis forte kritikis la politikan sistemon en Ruslando. Nun SAT estas plene en manoj de tiuj kiujn Lanti kritikis. Jen la vero pri SAT.
Via nepo kun subteno de vi kaj la familio Markovo buŝŝnuris min. Kaj tio estas vero kiun vi ne povas manipuli nek nei.