Group: Socialismo


Kial komunistoj malamas Socialismon


Jakvo
By Jakvo
22 Oct 2012 - 15 comments - 652 visits- Permalink   |   Translate title into English

En Facebook, aperis interesa teksto kiu direktas al sekva ligo
eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Stepanovi%C4%89_%C4%88a%C4%A5otin
Mi neniam havis multe da informo pri la "Fera Fronto" Bedaŭrinde. Sed nu jes kion mi ne jam lernis mi daŭre povas lerni.

La gvidantoj de Fera Fronto nomas komunismo, maldemokrata kaj evidente ili pravas. Strange estas nur ke la komunistoj pensas ke ili estas la fondintoj de la demokrata pensmaniero. Facilanime ili forgesas ke komunismo forprenas de homoj ĉiun formon de libereco. Nur la kolektivo - gvidata per fera mano (kaj gulagoj) havas valoron. La individua libereco estas forprenita, ĉiu formo de iniciativo estas malpermesita. Homoj iĝu pupoj en teatro de maltoleremo aŭ suferu en gulagoj.
Komunismo kaj atestantoj de Jehovo estas preskaŭ same strukturita. "Kiam vi eniras nian lokon, vi fordonu al ni vian cerbon ĉar memstara pensado estas malpermesata" Post tio la komunistoj ĉasas al pensantaj homoj por fropreni de ili la liberecon de penso kaj parolo.
Mi nepre devas studi pli pri Fera Fronto.
Comments
 Jakvo
Jakvo
Kiel ĉiam Levi sukcese manipulas la veron, aŭ fakte li nur kapablas propagandi propran veron, propran komunismon kiu kulpas pri nenio.
Stalin, bonulo, Lenin , bonulo, Maŭ bonulo, Pol Pott, bonulo. Hitler bonulo?
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Vojaĝante mi eniris hotelon kiu donas eblon uzadi sendratan interreton. Per tio mi povas legi la diskuton inter miaj amikoj Ed kaj Anĵo.
Venis en kapo la demandon kion vi scias pri la teorioj de Silvio Gesell?
eo.wikipedia.org/wiki/Silvio_Gesell

Al mi ĉiam plaĉis ĉi tiujn tezojn de homo kiu sciis ke oni ne konstruas socion per dividi homojn sed pere de solidareco. Laŭ mi Gesell apartenas al la socialisma kampo?

Evidente, al mi multe pli valoras la realon de ĉiutaga vivo ol la teorioj de verkantoj pri ekonomio.
11 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Du aferoj por la zelotaj marksistoj. Mi prezentis la verkon de Silvio Gessel al la Eldpna kooperativo de SAT, la fermita franca rondo kiu ne akceptas verkojn de ne de ili aprobita pensmaniero. Evidente la granda eldonejo ne akceptis proponon de stulta ne franco. Tamen mi ja havis tre krudan tradukon kiu estas kun iom da peno aranĝebla kiel bela eldono kiu montras ke Marx havis ideojn, sed ne la absolutajn. Gessel, havas tezon pli interesan ol Marx.
Oni senproblemojn povas elŝuti la verkon en diversaj lingvoj kiam oni iomete kapablas Gugli.
Jen la angla eldono kaj senpage kaj absolute ne teda kiel La Kapitalo kiu endormiĝis homoj kiel Nelson Mandela. tamen viro kiu scias kiu estas laborista lukto , kiu ne kiel Marx restis en biblioteko por verki tezon, sed kiu partoprenis kaj pagis por la lukto farita. Zelotaj marksistoj evidente ne komprenas tion pro fermiteco de cerbo kaj manko de partopreni la veran lukton kiu estas alia afero ol la teoria salivo de la kamarado Marx.

www.thule-italia.net/letteraria/Silvio%20Gesell%20-%20The%20Natural%20Economic%20Order.pdf

Mi havas hejme la Esperanto eldono, se mi bone memoras, aŭ eble forĵetis ĝin kiam la sinjoroj de Eldono Kooperativo de SAT montris neniun intereson en aliaj pensoj ol la marksaj.

Salutas vin el kapitalista paradizo, kiu ĉiun tagon laboristoj batalas por havi decan laboron, kie ili luktas kontraŭ sovaĝa kapitalismo, sed nu jes, perditaj vortoj por tiuj kiuj pensas ke la sola revolucio okazis en Francio.
Jakvo
11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)