Keyword: Benedetti+Cezar
-
E.Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Verda stelo inter steloj (grafikaĵo + rimpoemo)
-
Eder Benedetti (desegnaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Freŝa vento! (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Freŝa vento! (por desegnaĵo de Eder Benedetti el Brazilo) Kia sento, freŝa vento! Flughararo pro konsento! Ĝoj' sen pento aŭ fi-dento, brakoparo en la vento! Jen adoro el la koro sur la bilda ĝojfuroro! Gaja horo, suna oro, freŝe milda gajhumoro. Esperanto por ŝatanto vere estas ne nur vanto. Esperanton desegnanto bunte festas per in-kanto. PS: Kara Eder, la bildo est…
-
Hans-Georg Kaiser: Parolu mondo! (rimpoemo minimuma)
-
Eder Benedetti: Esperanto la internacia lingvo (grafikaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Verda stelo, nia stelo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Verda stelo, nia stelo (por la nevenkebla duopo Ed & Pris) Verda stelo, verda stelo, lumu ĉiam kaj kun helo! Lumu do en mornaj tagoj. Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj! Verda stelo, hela stelo, brilu por enmonda belo. Brilu al amikoj niaj. Brilu al la verebriaj. Verda stelo, bela stelo. Lumu do en la ĉielo. Lumu al ni sur la tero. Lumu plu eĉ en infero. Verda stelo, nia stelo, brilu hele kiel velo. Brilu, se vin stult' disrompas, ĉar vi nin nen…
-
Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser : Vera dir' en trajno (desegnaĵo kaj rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vera dir' en trajno (por L.R.Edigmar-Limoeiro Ramon) Diris al mi vir' en trajno: "Ne vin tenu al la ŝajno. La sukces' ne feliĉigas, se vin amo ne instigas. Ni ne povas ĉion havi kaj ne povas ĉiam pravi. Sed ni amu nian amon, nian edzon, iun damon. Ni albrake ilin prenu kaj en niaj brakoj tenu. Ne forgesu do la veron, se vi celas karieron." PS: La travivaĵon en la trajno havis mia brazila amiko Eder, kaj mi…
-
Hans-Georg Kaiser: Verda stelo tradicia (rimpoemo por grafikaĵo de Eder Benedetti)
Hans-Georg Kaiser Verda stelo tradicia Tradicia verda stelo. Verd' fascinas nin per belo; simpla signo, sankta moro, verda lingvo, pacfervoro. Verda estas la espero, verda estu nia Tero. Vigle batas nia koro kun esper' en kuna horo. PS: Por la Benedetti-grafikaĵo: Tradicia stelo cezaroriginaloj.blogspot.de
-
Eder Benedetti: Dancu! Dancu, karulino! (grafikaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Dancu, dancu, karulino! (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Dancu, dancu, karulino! Dancu! Dancu, karulino! Dancu longe kaj sen fino, ĉar dancado serenigas kaj la amon tre instigas. Dancu! Dancu kun plezuro, ĝis karesos vin femuro, ĝis la zorgoj ekforiĝos kaj vi mem pro ĝoj' ekkriĉos. Dancu, dancu kun lascivo, dancu ĉaste tra la vivo. Se vi viajn koksojn svingos, vi neeblon eĉ atingos. Dancu gaje kun plezuro vian tangon por futuro. Dancu valson en la nuno aŭ eĉ sambon sub la luno. Dancu! Dancu, karul…
-
Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Ĉe la kuracisto Zamenhof (karikaturo + rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Ĉe kuracisto Zamenhof (por karikaturo de la desegnisto Eder Benedetti) "Doktoro mia, kuracisto ! Ĉu estas ĝi inflam’ de histo? Jubile mi la tagojn startas. Doktoro, ĉu mi bone fartas? Mi krevos tuj pro energio. Sukcesas al mi simple ĉio. Subite plenas mi de ĝojoj, kurante saltas mi sur vojoj!" Doktoro Zamenhof rigardas : "Jen verda koro sankte ardas." Kun ĝojo la doktoro diras, ke ne malsano lin inspiras. "Amik’ vi estas tute sana, serĉado plu…







