Hans-Georg Kaiser
Freŝa vento!

(por desegnaĵo de Eder Benedetti el Brazilo)

Kia sento,
freŝa vento!
Flughararo
pro konsento!

Ĝoj' sen pento
aŭ fi-dento,
brakoparo
en la vento!


Jen adoro
el la koro
sur la bilda
ĝojfuroro!

Gaja horo,
suna oro,
freŝe milda
gajhumoro.

Esperanto
por ŝatanto
vere estas
ne nur vanto.


Esperanton
desegnanto
bunte festas
per in-kanto.

PS: Kara Eder, la bildo estas afabla inspiro!


www.ipernity.com/doc/51444/2868417

https://cezarfotoj.blogspot.com/