2 favorites     1 comment    5 101 visits

See also...

Mi parolos Esperanton Mi parolos Esperanton


Esperantlernolibroj Esperantlernolibroj


Lingva helpejo Lingva helpejo


Esperantojo Esperantojo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

5 101 visits


Turka lernolibro de Esperanto + KD

Turka lernolibro de Esperanto + KD
En presejo estas turka eldono de mia lernolibro Esperanto per rekta metodo. Akompanos ĝin kompakta disko kun la lernolibro en pdf (printebla, projekciebla) kaj "Modela elparolo" - voĉlegitaj tekstoj de la libro en mp3.

La lernolibro aperis jam en 35 lingvoj:
la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja, norvega, islanda, indonezia - kaj nun la turka.

La lernolibrojn akompanas komuna didaktika materialo:
500 Instruaj Bildoj por rektmetoda instruado (kartonaj folioj A5, kiuj paŝo-post-paŝo sekvas la lernolibron; ankaŭ sur KD!) kaj KD Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en diversaj lingvoj en pdf (voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro kaj projekciebla / printebla lernolibro). Informoj kaj mendoj ĉe:
stano.marcek@gmail.com.

Pliaj informoj pri miaj eldonaĵoj - lernolibroj, kompaktaj diskoj, aŭdlibroj kaj metodikaj helpiloj (pli ol 100 titoloj) troveblas ĉe verdastacio.weebly.com/libroj.html
Translate into English