Indonezia eldono de Esperanto per rekta metodo

LIBROJ KAJ DISKOJ EN ESPERANTO


Bonvolu musklaki al la unuopaj bildoj, por grandigi ilin al legebla grandeco.

08 Jan 2014

1 favorite

2 732 visits

Indonezia eldono de Esperanto per rekta metodo

Esperanto dengan metode langsung. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la indonezia, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc- Marček. Al la indonezia trad. Asfrina Liola, Eko Nur Syah Hidayat, Abdul Haris Adnan, Sondang Ilia Dewi. Martin, 2013. 114p. 25cm. ISBN 9788089312269. € 7,50. Vidu ankaŭ: d0y0b.ocnk.net/product/632; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8909 Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209 Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293 KD Esperanto dengan metode langsung. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la indonezia en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2013. € 15,00 Vidu ankaŭ: d0y0b.ocnk.net/product/632; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8910

08 Jan 2014

2 330 visits

Islanda eldono de Esperanto per rekta metodo

Esperanto međ beinni ađferđ. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por islandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Al la islanda trad. L. þorsteinsdóttir, H. Sæmundsson. Martin, 2013.114p. 25cm. ISBN 9788089312252. € 7,50. Vidu ankaŭ: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8898 Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209 Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293 KD Esperanto međ beinni ađferđ. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por islandlingvanoj en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2013. € 15,00 Vidu ankaŭ; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8899

08 Jan 2014

1 comment

3 013 visits

Norvega eldono de Esperanto per rekta metodo

Esperanto den direkte metoden. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la norvega, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Al la norvega trad. B.K. Øyen. Martin: La aŭtoro, 2011. 114p. 25cm. Vidu ankaŭ www.esperanto.no/kurs/den-direkte-metoden; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8883 Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209 Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293 KD Esperanto den direkte metoden. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la norvega en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2012. € 15,00 Vidu ankaŭ www.esperanto.no/kurs/den-direkte-metoden; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8888

01 Feb 2015

2 favorites

2 comments

4 510 visits

Turka lernolibro de Esperanto + KD

En presejo estas turka eldono de mia lernolibro Esperanto per rekta metodo. Akompanos ĝin kompakta disko kun la lernolibro en pdf (printebla, projekciebla) kaj "Modela elparolo" - voĉlegitaj tekstoj de la libro en mp3. La lernolibro aperis jam en 35 lingvoj: la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja, norvega, islanda, indonezia - kaj nun la turka. La lernolibrojn akompanas komuna didaktika materialo: 500 Instruaj Bildoj por rektmetoda instruado (kartonaj folioj A5, kiuj paŝo-post-paŝo sekvas la lernolibron; ankaŭ sur KD!) kaj KD Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en diversaj lingvoj en pdf (voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro kaj projekciebla / printebla lernolibro). Informoj kaj mendoj ĉe: stano.marcek@gmail.com. Pliaj informoj pri miaj eldonaĵoj - lernolibroj, kompaktaj diskoj, aŭdlibroj kaj metodikaj helpiloj (pli ol 100 titoloj) troveblas ĉe verdastacio.weebly.com/libroj.html

15 Oct 2015

1 favorite

2 001 visits

Mia prelego dum la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto

De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Neuchâtel (Svislando) la 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto. La kolokvon organizis ILEI kaj la ĉefa loka organizantino estis la prezidantino de ILEI, Mireille Grosjean. Mi mem prelegis pri mia lernolibro Esperanto per rekta metodo, kaj pri aliaj didaktikaj helpiloj de mia eldonejo. Legu pli: eo.wikipedia.org/wiki/Tria_Tutmonda_Kolokvo_pri_instruado_de_Esperanto

15 Oct 2015

1 favorite

2 354 visits

Mia prelego dum la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, daŭrigo

De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Neuchâtel (Svislando) la 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto. La kolokvon organizis ILEI kaj la ĉefa loka organizantino estis la prezidantino de ILEI, Mireille Grosjean. Mi mem prelegis pri mia lernolibro Esperanto per rekta metodo, kaj pri aliaj didaktikaj helpiloj de mia eldonejo. Legu pli: eo.wikipedia.org/wiki/Tria_Tutmonda_Kolokvo_pri_instruado_de_Esperanto

02 Sep 2017

1 favorite

1 comment

4 701 visits

La lernolibro "Esperanto per rekta metodo" jam en 40 lingvoj

Mi sendas al vi aktualan oferton de mia eldonejo en pdf-formato (10 paĝoj, 129 titoloj, vidu sube), kaj proponas specialan "kristnaskan/novjaran“ rabaton: Por ĉiuj titoloj (eĉ se mendotaj unuekzemplere) – triona rabato el la indikita prezo, + Speciala oferto: se vi krom lernolibroj mendos almenaŭ 5 diskojn (Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en pdf, sonlibroj kun fabeloj aŭ poezio, Kantoj por E-kursoj, Instruaj Bildoj, AV-kurso por progresintoj...), laŭ via elekto, eĉ se iuj titoloj unuope – la afrankon pagos mi. Transpago eblas per banko, Paypal, Western Union – aŭ pere de niaj UEA-kontoj. Amike salutas, agrablajn festotagojn, kaj tre sukcesan jaron 2018 deziras Stano Marček PS: Se vi ne sukcesis ricevi/elŝuti la la oferton en pdf-foprmato, ĝi troveblas ĉe: www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=173&s=0140e179122db5ed1529ac4878564d0e