See also...


Keywords

kanto
muziko
kanzono


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 699 visits


Bob Dylan - Blovas la vent'


Konata kanto
(en mia prezento)


BLOVAS LA VENT‘
(Bob Dylan - Blowin' in the wind)

1. Kiom da vojoj laŭiru la hom' ĝis estos li hom' laŭ merit'? Jes ja!
Kiom da maroj laŭŝvebu kolomb',
ĝiis ĝi dormos sur strando kun fid'? Jes ja!
Kiom da fojoj plu pafos kanon', ĝis ĉesos por ĉiam milit'?

Rf: Respondon, amik‘, al ni blovas la vent‘,
respondon al ni blovas la vent‘.

2. Kiom ĉielon rigardu la hom', ĝis vidos li pli ol la ter'? Jes ja!
Kiom oreloj plu taŭgas al li, ĝis aŭdiĝas plorad' de mizer'? Jes ja!
Kiom da mortoj konvinkos lin, ke tro multajn mortigis sufer'? – Rf

3. Kiom da jaroj ekzistu montar', ĝis laviĝos al maro ĝi? Jes ja!
Kiom da jaroj ekzistu homgrup', ĝis rompiĝos malam-tradici'? Jes ja!
Kiom kapon turni povas la hom', pretendi ke ne vidas li? - Rd
Translate into English

Comments
 Maria
Maria
gratulon!
14 years ago.
 Apelete Agbolo
Apelete Agbolo
Dankon pro la Esperanta versio. Ghin mi kantadas en la franca. Bonvolu aperigi la tekston por ke ni instruu ghin al niaj gelernantoj.

Amike el Togolando, Apelete
13 years ago.

Sign-in to write a comment.