Ehrenstein (en aŭgusto 2009)
Jen plia albumo pri Ehrenstein, kiun mi revizitis dum sunplena unua tago de aŭgusto 2009.
Angula turo kaj ruino
|
|
|
En Ehrenstein . Videblas la angula turo kun konusforma tegmento – preskaŭ tute kaŝita de arboj – kaj la ruino. Kiam mi alvenis, multaj homoj estis en kaj antaŭ la preĝejo pro geedziĝa ceremonio.
Angula turo
Krucvojo – krucumito kun homoj
|
|
La tria stacio antaŭ la fino de la krucvojo. Ĝi situas ĉe la strato, kiu preterpasas Ehrenstein kaj kondukas al la tombejo.
Krucvojo – depreno de la kruco
|
|
La antaŭlasta stacio de la krucvojo. Ĝi troviĝas ĉe la strato, kiu preterpasas Ehrenstein kaj kondukas al la tombejo.
Krucvojo – entombigo
|
|
La lasta stacio de la krucvojo. Ĝi situas proksime al la preĝejo . La krucvojo komenciĝas ĉe la tombejo.
Preĝejo
|
|
La preĝejo de Ehrenstein . Ĝi ne havas fenestrojn sur la norda flanko (maldekstre, ne videbla). La ceremonio preskaŭ finiĝis kaj la kamentubistoj tenas arkojn, sub kiuj la novaj geedzoj paŝos eksteren.
Preĝejaj fenestroj ĉe la suda flanko
Monumento antaŭ la preĝejo I
Monumento antaŭ la preĝejo II
Monumento antaŭ la preĝejo III
|
|
Malsupra detalo de la monumento: Surskribo en latina lingvo.
In honorem Iesu, B(eatae) Virginis et S(ancti) Ioannis nova crux lapidea ponitur.
(Mi ne tute certas pri la lasta vorto.)
= Honore al Jesuo, la Beata Virgulino kaj Sankta Johano nova ŝtona kruco estas starigata.
Enirejo al la monaĥejo I
Enirejo al la monaĥejo II
Enirejo al la monaĥejo III
Enirejo al la monaĥejo IV
Enirejo al la monaĥejo V
Enirejo al la monaĥejo VI
Mallarĝa irejo apud la preĝejo
Floro ĉe la muro
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter