Ĉe la ruino. La strato kurbiĝas maldekstren antaŭ Ehrenstein kaj plu kondukas al la tombejo. Oni konstruis barilon, sed tamen ŝtonoj povus atingi la ŝoseon.
En Ehrenstein . Videblas la angula turo kun konusforma tegmento – preskaŭ tute kaŝita de arboj – kaj la ruino. Kiam mi alvenis, multaj homoj estis en kaj antaŭ la preĝejo pro geedziĝa ceremonio.
La preĝejo de Ehrenstein . Ĝi ne havas fenestrojn sur la norda flanko (maldekstre, ne videbla). La ceremonio preskaŭ finiĝis kaj la kamentubistoj tenas arkojn, sub kiuj la novaj geedzoj paŝos eksteren.
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria