Geesperantistoj
en la albumo ni volus grupigi el diversaj niaj ipernitiaj albumoj portretojn aŭ preskaŭ-portretojn de aktivaj esperantistoj
(precipe lige al E-movado en Ĉeĥio kaj al en Ĉeĥio okazantaj E-aranĝoj, sed ne nur)
iom post iom ni aldonados ĉi-tien ankaŭ portretojn de esperanto-verkistoj, kies verkojn ni ĉi-tie aperigis, de aliaj esp. elstaruloj, kies vivjubileojn ni rememoras ktp.
Escepto estas d-… (read more)
(precipe lige al E-movado en Ĉeĥio kaj al en Ĉeĥio okazantaj E-aranĝoj, sed ne nur)
iom post iom ni aldonados ĉi-tien ankaŭ portretojn de esperanto-verkistoj, kies verkojn ni ĉi-tie aperigis, de aliaj esp. elstaruloj, kies vivjubileojn ni rememoras ktp.
Escepto estas d-… (read more)
ĈEA-prezidantino Libuše Hýblová kun Peter Baláž, L…
prof. Novobilský - biografia libro pri Francisko V…
|
|
|
El la ĉeĥa originalo tradukis Margit Turková.
eldonis KAVA-PECH, eldonejo de Petro Chrdle, Dobřichovice 2017. 159 p.
ISBN 978-80-87169-80-3
www.kava-pech.cz/#/eo/b/WSHzbSgAAAhgoI_h/francisko-valdomiro-lorenz--atesto-pri-la-vivo-kaj-verko-de-eksterordinara-homo
Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)
|
|
|
ĉeĥa operkantisto kaj honora membro de ĈEA
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
okaze de la 2-a datreveno de la forpaso okazas triafoje en Prago Rememorrenkontiĝo de liaj familianoj kaj geamikoj.
Listo de senpage aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html
parte ili alŝutitas al nia retejo
Jan Řepa
|
|
|
Ĉeĥa esperantisto kaj amatora aktoro en la kostumo de sia ŝatata rolo - la renesanca nobelo Petr Vok
eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Řepa
Fotis kaj aranĝis Pavla Dvořáková.
Publikigite 14.5.2019 okaze al duonronda vivjubileo.
Fotogalerio kun ligiloj al liaj elektitaj sonregistraĵoj kaj videoj elŝuteblas en
www.esperanto.cz/soubory/jan-fidel-repa_foto-video.pdf
Lian novan registraĵon pri la malnovgreka mito pri Faetono bv. aŭskulti en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48600350
Ligilojn al pluraj son- kaj videoregistraĵoj de Jan (Fidel) Řepa vidu en
www.esperanto.cz/eo/aktuality/jan-fidel-repa-solenis-sian-vivjubileon.html
Dima Ŝevĉenko
|
|
surfote preleganta pri sociaj retoj en Esperanto (Ipernitio, Facebook, Duolingo) dum la 55-aj BET en Panevežys (11.7.2019)
eo.wikipedia.org/wiki/Dima_%C5%9Cev%C4%89enko
la videoregistraĵon de parto de la prelego vidu en
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof 10jara kun siaj…
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Louis-Christophe_Zaleski-Zamenhof
la patro Adam Zamenhof
eo.wikipedia.org/wiki/Adamo_Zamenhof
la patrino Wanda Zamenhof (fr. Frenkiel)
eo.wikipedia.org/wiki/Wanda_Zamenhof
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof ĉ. la jaro 1960
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof dum la 100-a UK…
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Louis-Christophe_Zaleski-Zamenhof
la video kun lia mallonga alparolo spekteblas en
www.youtube.com/watch?v=Igg9JyzG7Co
Ilustristo Pavel Rak jubileis
|
|
Ĉeĥa profesia desegnisto kaj esperantisto Pavel Rak la 24-an de novembro 2019 festis sian nekredeblan jam 80-an naskiĝtagon.Elkorajn gratulojn kaj abundon da vivenergio kaj da artaj inspiro!
Li ilustris ĉarme multajn librojn, inkluzive Esperantajn (ne nur el la eldonejo KAVA-PECH de Petro Chrdle, sed ekzemple ankaŭ de Stefan McGill k.a.)
vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Pavel_Rak
fotogalerio de lia ekspozicio pri DESEGNITA HUMURO en la Esperanto-Muzeo en Svitavy (2010-2011)
muzeum.esperanto.cz/cs/galerie/13-4-vystava-4-a-ekspozicio.html
Pavel Rak - portreto kaj du de li ilustritaj libro…
|
|
Konata ĉeĥa profesia desegnisto kaj esperantisto Pavel Rak solenis sian vivjubileon
eo.wikipedia.org/wiki/Pavel_Rak
Li ilustris ankaŭ nemalmultajn Esperanto-librojn kaj kontribuis per siaj humuraĵoj al Esperanto-gazetoj.
Aleksandr Korĵenkov
|
|
Naskiĝis la 23-an de majo 1958.
Elstara rusia esperantisto, e-iĝis en 1976, ekde 2001 vivas en Kaliningrad.
En 1991-2019 redaktis la revuon La Ondo de Esperanto. Li eldonis kun sia edzino Halina Gorecka pli ol 75 librojn en/pri esperanto kaj tradukis kelkajn librojn kaj verkis centojn da gazetartikoloj.
eo.wikipedia.org/wiki/Aleksander_Korĵenkov
La 30an de decembro 2019 aperis la decembra eldono de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu laŭvice 302a numero estas la lasta en la serio, komencita en majo 1991, sed ĝia redakcio diras ne “Adiaŭ”, sed “Ĝis revido”, ĉar La Ondo de Esperanto ekde la 1a de januaro 2020 daŭras kiel novaĵretejo, en kiu ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ĉiusezone la plej interesaj tekstoj el la retejo aperos kiel almanako 120-150-paĝa (“pdf” kaj “ePub”), kiu krome enhavos artikolojn, eseojn kaj beletraĵojn, verkitajn speciale por la almanako, kiu konservos la nomon La Ondo de Esperanto.
sezonoj.ru/2020/01/ondo-55
d-ro Max Kašparů
|
|
|
Konata ĉeĥa psiĥiatro, pedagogo,
aŭtoro de pli ol 20 libroj, greka-katolika pastro kaj esperantisto.
Li naskiĝis 14.5.1950, do ĝuste solenis sian vivjubileon.
Li estas portanto de plej multaj altlernejaj titoloj en Ĉeĥio. Aprezata homo, ofte invitata al por debatoj en radio kaj televido, malferme esprimiĝas al la nuna socia situacio.
En E-movado aktivas ekde 2009.
Enĉeĥigis la lernolibron "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marĉek, gvidas E_klubon en Pelhřimov, instruas, prtelegas dum E-aranĝoj. Kun M. Malovec verkis Koncizan psiĥiatrian vortaron. En traduko de Marek Blahuš aperis liaj "Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj) (KAVA-PECH 2010). Aktivas en la kristna movado, celebras esperantlingvajn mesojn, kontribuas per artikoloj al Dio benu.
En ĉeĥaj radioprogramoj li ofte diskonigas Esperanton sub la devizo "Per Esperanto kontraŭ Alzheimer". Lia plej nova libreto "Dek paŝo al ĝojo" estis en 2020 tradukita al Esperanto de Miloslav Šváček kaj komencis aperi en la gazeto Dio benu. La prologon kaj la unuan ĉapitron vi povas legi en nia Artikolo ĉi-paĝe.
eo.wikipedia.org/wiki/Max_Kašparů
Zlatko Tišljar (19.5.1945 - 8.9.2020)
|
|
|
Ĵus forpasis elstara kroata esperantisto, i.a. ĉefsekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio
- gvida persono en la eksjugoslavia movado, en 1979-1998 membro de la Komitato de UEA. Organizanto de aranĝoj, fondinto kaj direktoro de Internacia Kultura Servo en Zagrebo, evoluiginto de la Zagreba Metodo, tradukisto, vortaristo, aŭtoro de fakaj publikaĵoj.
En 2020 proklamita Honora membro de UEA kaj de ILEI.
Biografiaj informoj:
eo.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Ti%C5%A1ljar
uea.org/gk/898a1
VIDEOFILMO KUN ZLATKO TIŠLJAR PRI LA ZAGREBA METODO:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/50340664
persona paĝo de Zlatko Tišljar ĉe Ipernity:
www.ipernity.com/home/pajo.zlatko
En nia paĝo vi povas trovi ankaŭ liajn librojn:
Kolekto de eseetoj "Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj" (1997) (fotaĵo + ligilo al kompleta teksto interrete)
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/50340924
"Ekzistado - Kibernetika klarigo de la mondo" (2012) (fotaĵo + kompleta teksto por elŝuto)
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/50340732
fonto de la fotaĵo: persona paĝo de Z. Tišljar ĉe Ipernity www.ipernity.com/home/pajo.zlatko
muntaĵo -padv-
Zlatko Tišljar - La Zagreba metodo
|
|
Zlatko Tišljar
eo.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Ti%C5%A1ljar
pri la ĉefaj aspektoj de la zagreba metodo de instruado de Esperanto
eo.wikipedia.org/wiki/Zagreba_metodo
fonto: videokanalo Ekstremoj
www.youtube.com/watch?v=xPGiWFDe0ZI
La Zagreba Metodo ĝuis grandan popularecon en la 80-aj kaj 90-aj jaroj. Ĝia baza lernolibro estis tradukita al trideko da lingvoj. La metodo, kiun apogis gravaj esperantistoj kiel Tibor Sekelj kaj Claude Piron, baziĝas sur selekta listo de 500 plej oftaj radikoj de la internacia lingvo.
La Zagreba Metodo konsistas el: baza lernolibro (A-nivelo) kun 12 lecionoj; sonregistro de la lecionoj kaj kantoj; bildrakonteto "Kiu esta Jozefo?" (de Johán Valano); libreto "Esperanto ne estas nur lingvo" (de Spomenka Ŝtimec); "Instrukciaro por kursgvidantoj" (de Zlatko Tišljar); kaj "Lernolibro B" (de Spomenka Ŝtimec).
persona paĝo de Zlatko Tišljar ĉe Ipernity:
www.ipernity.com/home/pajo.zlatko
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter