Geesperantistoj
en la albumo ni volus grupigi el diversaj niaj ipernitiaj albumoj portretojn aŭ preskaŭ-portretojn de aktivaj esperantistoj
(precipe lige al E-movado en Ĉeĥio kaj al en Ĉeĥio okazantaj E-aranĝoj, sed ne nur)
iom post iom ni aldonados ĉi-tien ankaŭ portretojn de esperanto-verkistoj, kies verkojn ni ĉi-tie aperigis, de aliaj esp. elstaruloj, kies vivjubileojn ni rememoras ktp.
Escepto estas d-… (read more)
(precipe lige al E-movado en Ĉeĥio kaj al en Ĉeĥio okazantaj E-aranĝoj, sed ne nur)
iom post iom ni aldonados ĉi-tien ankaŭ portretojn de esperanto-verkistoj, kies verkojn ni ĉi-tie aperigis, de aliaj esp. elstaruloj, kies vivjubileojn ni rememoras ktp.
Escepto estas d-… (read more)
Claude Piron - Persona konfeso omaĝe al Esperanto
|
|
Claude Piron (1931-- 2008)
eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron
en mallonga intervjuo en la rubriko "Homoj kaj Esperanto",
filmita en 1986 de Krunoslav Tiŝljar.
fonto:
www.youtube.com/watch?v=LPuScZRdd64
rekomendinda jutuba kanalo HISTORIEJO, kiu disponigas plurajn aliajn valorajn filmojn!!
www.youtube.com/user/Historiejo/playlists
Disponigite rememore al lia vivo kaj verkaro okaze de lia naskiĝdato (26.2.) kaj ĉi-jara dekjara jubileo de lia forpaso (22.1.)
Claude Piron (26.2.1931-22.1.2008)
|
|
|
Ĉi-vintre ni rememoru dek jarojn depost forpaso de tiu ĉi brila esperantisto, lingvisto kaj verkisto, membro de la Esperanta Akadmeio, laŭprofesie psikologo kaj tradukisto ĉe UN
eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron
fonto:https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/1b/Claude_Piron.jpg
Teodoro Ĉejka (1878-1957) - nestoro de Esperanto-m…
|
|
LA 10-an de januaro 2018 pasis 140 jaroj ekde naskiĝo de instruisto T. Čejka, kiu post F.Lorenc verkis la unuajn lernolibrojn, vortarojn kaj eldonis la unuajn Esperanto-gazetojn sur la teritorio de la nuna Ĉeĥio kaj tiel fakte startis la Esperanto-movadon en la lando.
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka
Theodor Kilian (1894-1978)
|
|
germandevena ĉeĥa esperantisto kaj tradukinto de La Blanka Malsano de Karel Čapek,
aŭtoro de en Ĉeĥio antaŭe vaste uzata lernolibro kaj de pluraj instruhelpiloj
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Kilian
Partoprenantoj de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-…
Pořad k jubileu Miroslava Smyčky - Programo omaĝe…
|
|
Vzpomínkový hudební pořad u příležitosti 90. narozenin barytonisty a čestného člena Českého esperantského svazu Miroslava Smyčky - 19.9.2016 v divadle U Valšů v Praze - 43 minutový sestřih z cca 1 hodiny a 20 minut. Nebude chybět ani zmínka o esperantu a píseň v tomto jazyce.
cs.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka
Amatérsky na digitální fotoaparát natočila a zpracovala Pavla Dvořáková. - Omluvte prosím mírný šum či cvrkot v pozadí, který se bohužel nepodařilo odstranit bez narušení zvuku.
Zveřejněno k uctění a bližšího poznání života Miroslava Smyčky, u příležitosti úmrtí (25.4.2017) a posledního rozloučení (4.5.2017).
Aktualizovaný seznam odkazů na hudební a literární nahrávky M.Smyčky v esperantu dostupné zdarma na internetu naleznete zde
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html
*****************************************
Rememora muzika programo okaze de la 90-jara naskiĝtago de baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka - la 19-an de septembro 2016 en la teatro U Valšů en Prago - 43minuta tondaĵo el entute ĉ. 1 horo 20 minutoj. Ne mankos ankaŭ mencio pri Esperanto kaj kanto en tiu ĉi lingvo.
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka
Amatore filmis sur fotilon kaj prilaboris Pavla Dvořáková. Bv. pardoni ioman fonan gril-brueton,kiun ni ne sukcesis forigi.
Publikigite por honorigi kaj pli bone ekkoni la vivon de Miroslav Smyčka, okaze de lia forpaso (25.4.2017) kaj la lasta adiaŭo (4.5.2017).
Nove aktualigitan ligilaron de muzikaj kaj literaturaj registraĵoj de M.Smyčka en Esperanto, senpage interrete disponeblaj, vi trovos en
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html
Operkantisto Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)
|
|
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
artikolo en nia paĝo:
www.ipernity.com/blog/esperanto-muzeo-svitavy/4660340
Listo de liaj interrete aŭskulteblaj registraĵoj:
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html
Ĝuante plu lian voĉon ni ne forgesu lin!
Julio Baghy (1891-1967)
|
|
|
|
La 18-an de marto 2017 pasis 50 jaroj ekde forpaso de unu el la plej elstaraj kaj la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj aktoroj.
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
Jen du poemoj al lia omaĝo:
Hilda Dresen
JULIO BAGHY
Preter vivo tro racia
Vigle migras plum’ de nia
Kara vagabond’,
Kaj aŭskultas lin avide,
Kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.
Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
Pri la vera Homo homa
Sangas lia kant’,
Sed konsolon al viktimo
De la dorna am-pilgrimo
Donas Esperant’.
Kantu, Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.
fonto: www.autodidactproject.org/other/duopo1937/dresen_bagkal.html
Marjorie BOULTON
MALAVAREA RIĈULO
Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195
Al Julio Baghy
Nenion havis vi, kaj ĉion donis;
en neĝo siberia, koro-varmon;
sanigan spriton, respondigan ĉarmon
kie banalaj vivoj monotonis.
Vi venis, kien iu vin bezonis,
kareson donis aŭ kunsentan larmon;
vi amis nin, malican homan svarmon,
amadis daŭre, kiom ajn vi konis.
Nenion havas vi, sed riĉon sentan
posedas vi, disdonas el la koro:
brilajn smeraldojn, vian art-genion;
principojn, ligilaron lumarĝentan;
sinceron, kiu veras kiel oro;
amokuraĝon kiel uranion.
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/boulton/malavara.html
Baritonisto Miroslav Smyčka solenis belan vivjubil…
|
|
|
En Ĉeĥio konata kaj aprezata eksa opersolisto kaj samtempe bonega kaj fervora esperantisto, honora membro de ĈEA, Miroslav Smyčka, solenis la 11-an de septembro 2016 en admirinda freŝa, psika kaj arta freŝeco sian 90-an naskiĝdaton.
Liajn registraĵojn trovi ankaŭ en nia muzea paĝo (en la albumoj Muziko kaj Parola Vorto).
La fotaĵo devenas el solenaĵo en la teatro U Valšů en Prago, okazinta la 19-an de septembro.
En la publiko kaj inter la gratulantoj troviĝis ne nur geamikoj, gekolegoj kaj artaj admirantoj, sed ankaŭ esperantistoj.
Denove elkoran gratulon, multan sanon ka forton por realigo de pluaj registraĵoj ☺
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
fotis P. Dvořáková
Intervjuo kun prof. Reinhard Selten (en Esperanto,…
|
|
La 23-an de aŭgusto 2016 forpasis profesoro Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomio (1994) kaj esperantisto (ne nur subtenanto, sed ankaŭ aktiva parolando).
Sendube estas inde scii pli pri tiu ĉi grava scienca elstarulo.
Pli da informoj troveblas en la vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Selten
Rememore kaj omaĝe al lia personeco kaj verkaro ni prezentas interesan intervjuon, kiun kun li realigis Rainer Kurz en la j. 2003.
fonto:
www.youtube.com/watch?v=NwdqSbQI8Zk
Uzo por privataj kaj nekomercaj celoj permesita
Alilingvaj versioj de la intervjuo disponeblas en:
www.youtube.com/channel/UC4NQfOS54Wr5BrTIlYR9_VA
Detlev Blanke (30.5.1941-20.8.2016)
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Detlev_Blanke
biografio kaj elekto de publikaĵoj:
www.edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/pedagogoj/IpI%2076%20_1--11_%5B1%5D_Publikajoj%20de%20Blanke.pdf
biografio en Gazetaraj Komunikoj de UEA
uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Forpasis-Detlev-Blanke-(1941-2016)
Omaĝe al lia forpaso ni proponas lian artikolon
"Esperantologio kaj interlingvistiko - ĉu vere necesaj?"
www.ipernity.com/doc/181031/42836596
kaj sonprelegon pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la Eŭropa Unio
www.ipernity.com/doc/181031/42836524
LKK-prezidantoXavier Dewidehem parolas dum la sol…
La 1a UK en Bulonjo s.m. 1905 - partoprenantoj dum…
|
|
d-ro Zamenhof kun Alfred Michaux. organizinto de l…
|
|
kun manuskripto de d-ro Zamenhof
info pri Alfred Michaux
eo.wikipedia.org/wiki/Alfred_Michaux
La 1-a UK en Bulonjo sur maro 1905 - komuna foto d…
|
|
Intervjuo kun Nobelpremiito kaj esperantisto prof.…
Julie Šupichová (1884-1970)
|
|
unu el pioniroj kaj longjaraj motoroj de ĉeĥa E-movado, honora membrino de UEA
esperantiĝis jam en 1907
aktiva organize, instrue, verkis multajn gazetartikolojn, lernolibrojn kaj informajn librojn pri Esperanto
vikipedia artikolo: www.ipernity.com/doc/181031/14391093
Marie Hankel (1844-1929)
|
|
famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo, pionirino de E-movado en Germanio
vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Marie_Hankel
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter