Vizito el Ĉinio en nia muzeo

Aranĝoj kaj gastoj en la muzeo

  • Photos| Docs

Gastoj el Slovakio

Vizito el Kanado

Gastoj el Ĉinio

Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)

05 Jan 2011 1 1952
Konciza bildprezento de la muzeo. Prilaboris Petro Chrdle kadre interreta trejnseminario dum la 4-a Sabla Printempo (aprilo 2009) en Ĉeĥio.

inaŭguro - urbestro de Svitavy

04 Jan 2011 615
Jiří Brýdl interpretas Miroslava Tomečková

Pavel Polnický kaj Herbet Meyer

04 Jan 2011 1 797
centre longjara sekretario de ĈEA Pavel Polnický, dekstre Herbert Meyer, direktoro de E-muzeo en VIeno

inaŭguro - Elena Puchova kaj Dmitrij Dovĵik

La deka Marcipana Kristnasko 2017 en nia muzeo

08 Feb 2018 429
Ĉiujare la duan adventan dimanĉon okazas en nia muzeo krea ateliero por /ne nur/ infanoj, kiun gvidas geesperantistoj kaj profesiaj sukeraĵistoj geedzoj Vyšinka el Vracov. Ilian belan retejon en Esperanto-versio vi povas vidi ĉi-tie: www.vysi-sweet.cz/eo/bonvenon . Dum pluraj jaroj ili prizorgis ankaŭ LIBROSERVON de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La aranĝo ĉiam vekas grandan intereson kaj venigas publikon al nia muzeo. Laŭ fotoj de la Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy en Facebook www.facebook.com/klubpratelesperantavesvitavach grafike aranĝis Pavla Dvořáková Mallongan VIDEORIPORTON EL LA ARANĜO vi povas vidi en la filmo de la loka kabla televido www.youtube.com/watch?v=LNyY9SSaRTU

Muzea nokto en Svitavy 1.6.2018

18 May 2018 2 362
La 1-an de junio inter 16:00 kaj noktomezo okazas en la urbo Svitavy MUZEA NOKTO, kies bunta programo allogos ĉi-foje precipe kafŝatantojn. Krome ne mankos je 20:00 kaj 22:00 netradicia trarigardo de la Ottendorfer-Domo, en kiu situas nia muzeo, ĉi-jare kun la ĉeftemo "1968" (periodo de espero, ĝojo, atendo). La programon por vi pretigas la teatra ensemblo DOMA kaj la loka Klubo de amikoj de Esperanto. Por esperantistoj eblas aranĝi favorprezan TRANOKTON apude kontraŭ 350,- CZK/pers/nokte (kontaktu ĝustatempe muzeo @ esperanto.cz). Sabate 2.6. eblas daŭrigi unu horon trajne al la 20-a Esperanto-Tago en Pardubice, ĉi-foje ĉe la burgo Kunětická hora. Vi estas elkore bonvenaj!

Vizito el Usono en la Esperanto-Muzeo

03 Jun 2019 290
La 5-an de majo 2019 vizitis nian muzeon en Svitavy geedzoj D-ro Melissa L. Curtin kaj Prof-o Michael Curtin el la Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, Usono (surfote dekstre), kadre de sia esplorvojaĝo al lingvaj kaj lingvistikaj muzeoj en Eŭropo. Fonto de la fotaĵo: www.facebook.com/klubpratelesperantavesvitavach/photos/pcb.2328481830542128/2328473683876276/?type=3&theater

82 items in total